Marte la suno milde karesas Pekinon, tamen la temperaturo
restas malalta ĉe la vento. Maljunulo Li Wencai kaj liaj familianoj
ĝuas varmecon en sia nova loĝejo.
La 29-an de decembro, 2007, 66-jara
Li Wencai, liaj edzino kaj du infanoj enloĝiĝis en novan loĝejon
varman kaj helan. Por solvi la problemon de loĝ-malfaciloj
de malriĉaj urbanoj, la ĉina registaro investis gigantan sumon.
Diversnivelaj registaroj konstruigas domojn kaj ludonas ilin
je tre malalta prezo al tiuj, kiuj loĝas en malgranda spaco
kaj ne kapablas aĉeti loĝdomon. La familio Li fariĝis la unua
favorato de tiu ĉi politiko praktikata en Fengtai-distrikto
de Pekino.
La loĝejo plilarĝigita de
13 kvadrataj metroj al 55.45
 Li
Wencai kaj liaj familianoj antaŭe loĝis en la spaco de 13
kvadrataj metroj. La ĉambro estis malhela kaj malvarma. Lia
edzino suferas gravan mensmalsanon kaj ne povas sin prizorgi
en la ĉiutaga vivo. Antaŭ kelkaj jaroj ŝi estis trafita de
diabeto kaj perdis la vidadon de unu okulo. Iliaj du infanoj
estas lernantoj de mezlernejo. La familio vivas tre malfacile
kaj sin vivtenas tute de la registara subvencio.
Decembre de 2007 Pekino komencis
liveri ludomojn je tre malalta prezo al familioj kun malfaciloj,
la familio de Li Wencai kaj aliaj 35 familioj enloĝiĝis en
la loĝkvartalon Sanhuan Xincheng, sudokcidente de la Tria
Ringvojo de Pekino.
La loĝkvartalo konsistas ĉefe el
malmultekostaj loĝdomoj kun kompleto da servaj instalaĵoj.
Tie estas supermerkato, fruktobutiko, legombazaro kaj hospitalo.
Najbare de la Tria Ringvojo, la tiea trafiko estas facila.
La nova loĝejo de la familio Li
areas 55.45 kvadratajn metrojn. La unuĉambra apartamento kun
la fenestroj rigardantaj al la sudo estas varma. Kiam ni vizitis
la domon, Li televidis raportadon pri la sesio de la Tutlanda
Popola Kongreso de Ĉinio kaj tiu de la Ĉina Popola Politika
Interkonsiliĝa Konferenco, kaj lia edzino trankvile kuŝis
en la lito. Li diris al ni, ke la sanstato de lia edzino multe
pliboniĝis en la nova loĝejo.
La mebloj estas donacitaj
de varmkoraj homoj
 “Tiuj
ĉi estas donacitaj de loĝkvartala oficejo,” maljunulo Li diris
al ni, montrante la meblaron, “La liton kaj televidilan ŝrankon
ni ricevis de la loĝkvartalo Dahongmen, kie ni loĝis antaŭe,
la litkovrilon el lanugo donacis al ni la oficejo de la loĝkvartalo
Sanhuan Xincheng ĉe la Printempa Festo, la fulgoelsuĉilo kaj
klimatizilo estas donacitaj de varmkoraj aliĝintoj de la aktivado
organizita de la Leĝa Vesperĵurnalo por helpi malriĉulojn,
kaj la vestoŝranko estas donaco de iu meblovendejo...”
Konsiderinte la ekonomian malfacilon
de la loĝdomaj luprenantoj, la konstrua komisiono asignis
monon por simpla ornamado al la loĝdomoj. La oficejo de la
loĝkvartalo instaligis gardrelon al la fenestropordo kontraŭ
eventuala akcidento de la malsana edzino. Li diris, ke la
distrikto, loĝkvartalo kaj najbaroj multe zorgas pri ili.
80 juanoj por la monata
lupago
 Multaj
familioj, kiuj sin vivtenas per registara subvencio, ankoraŭ
ne povas enloĝiĝi en tiajn domojn, tamen Li Wencai kaj liaj
familianoj estas feliĉaj. La familio ĉiumonate ricevas subvencion
de pli ol 1700 juanoj, kaj ankaŭ la du infanoj ĝuas edukan
subvencion. Por ilia memhejtado vintre, la registaro laŭkalkule
liveras al ĉiu familio de la ludomo subvencion, po 30 juanojn
por ĉiu kvadrata metro.
Tian Guobao, estro de la oficejo
de Fengtai-distrikto pri loĝsekureco, konigis, ke la familioj,
kiuj la unuaj ĝuas la ludomon, devas esti konformaj al la
postulataj kondiĉoj, kaj krom tio ĉi-rilate ili favoras al
la familioj, kiuj havas pli-ol-60-jaran membron, handikapulon
kun grava kripleco kaj malsanulon de serioza malsano, kaj
loĝis en kaduka domo. Laŭ koncerna difino tiuj loĝantoj ĉiumonate
pagas nur 5%de ilia monata enspezo kaj la familio de Li nur
80 juanojn por la apartamento.
Pro nesufiĉo de ludomoj la registaro
liveras subvencion al la familioj, kiuj havas malfacilojn
en domluado kaj portempe ankoraŭ ne enloĝiĝis en la ludomon.
Laŭ difino de la registaro ĉiu membro de tiaj familioj ricevas
400 juanojn ĉiumonate laŭ la jena normo: po 10 kvadrataj metroj
por ĉiu homo kaj ĉiu kvadrata metro kontraŭ 40 juanoj. Ordinara
familio kun tri membroj povas ricevi subvencion je 1200 juanoj
ĉiumonate. Tian diris al ni, ke fine de februaro de 2009 la
subvencion ĝuas 1658 familioj sole en Fengtai-distrikto.
Laŭ la Ministerio de Konstruado,
2009 estas ŝlosila jaro por rapidigi konstruadon de loĝdomoj.
Nun estas du manieroj por solvi malfacilojn de loĝado al 2.6
milionoj da urbaj familioj kun malalta enspezo: liveri ludomojn
je malalta prezo kaj doni subvencion por la lupago. Surbaze
de tio en la venontaj du jaroj la registaro solvos la malfacilon
de loĝado al 4.87 milionoj da urbaj familioj kun malalta enspezo.
En 2011 estos fundamente solvita la malfacilo de loĝado de
7.47 milionoj da familioj en urboj de la tuta lando. Estas
kredeble, ke en la proksima estonteco pli kaj pli da familioj
kun malalta enspezo enloĝiĝos en brilan kaj varman domon.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|