|  
                   En 1947 32-jara usonano Sidney Shapiro venis al 
                    Ĉinio kaj de tiam li pasigis en Ĉinio jam 62 jarojn. Nun li 
                    estas membro de la Ĉina Verkista Asocio, konsilisto de la 
                    Ĉina Tradukista Asocio, membro de ĈPPK kaj konsilisto de la 
                    Song Qingling-fonduso. 
                   Intervjutate, s-ro Sidney Shapiro diris flue 
                    en la ĉina lingvo kun iom da pekina akcento: “Mi loĝas en 
                    ordinara teretaĝa domo en kvieta hutong (strateto) de Pekino. 
                    Knaboj post lernohoroj ofte ludas pilkon antaŭ mia domo. Tiu 
                    atmosfero plaĉas al mi.” 
                   Mi restos por ĉiam en Ĉinio 
                   En 1947 s-ro Sidney Shapiro, kiu iomete sciis 
                    la ĉinan lingvon kaj laboris kiel advokato en Usono, venis 
                    al Ĉinio. Li edziĝis al ĉina fraŭlino Fengzi. Li kaj lia edzino 
                    vidis la fondiĝon de la nova Ĉinio kaj spertis ĝian impetan 
                    disvolviĝon. En 1963 s-ro Sidney Shapiro akiris ĉinan ŝtatanecon. 
                    De tiam li ofte nomas sin “usonano kun ĉina ŝtataneco". 
                   
                  En sia rememoraĵo "Mia Ĉinio" s-ro Sidney 
                    Shapiro skribis: “Mi estis forte allogita de la ĉina revolucio. 
                    Mi konsciis, ke mia plej dezirata vivo estas en Ĉinio." 
                    "Ĉi tie mi havas mian familion kaj amikojn ĉinajn kaj 
                    alilandajn. Mi opinias, ke en Pekino mi povas labori pli multe 
                    kaj pli interese ol en Usono, kaj mi decidis resti ĉi tie 
                    por ĉiam.” 
                   Mi daŭre laboros en Ĉinio 
                   Dum sia laborado en la Ĉina Fremdlingva Eldon-distribua 
                    Buroo s-ro Sidney Shapiro tradukis en la anglan lingvon serion 
                    da famaj ĉinaj literaturaj verkoj, ekz. “Ĉe akvorando”, "En 
                    vasta neĝkovrita arbaro” kaj “Balato por defendi Yan’an”. 
                   Jam de 1983 post sia emeritiĝo s-ro Sidney Shapiro 
                    estis elektita kiel membro de ĈPPIK.  
                  S-ro Shapiro diris: “Ĝis nun mi funkciis kiel 
                    ĈPPIK-membro jam 26 jarojn. En tiu periodo mi preskaŭ ĉiujare 
                    partoprenis enketon kaj esploradon organizitajn de ĈPPIK.” 
                    Menciinte sian laboron de ĈPPIK-membro, li diris: “Mi ŝatas 
                    viziton al diversaj lokoj de Ĉinio por iri inter la popolanojn, 
                    kaj tiamaniere mi povas vere koni la popolajn vivkondiĉojn. 
                    Nun ĈPPIK-membro povas fari siajn kritikojn kaj proponojn 
                    al la ĉina registaro. Tio estas efika demokratia metodo taŭga 
                    por la nuntempa Ĉinio. 
                   Nun la 94-jara s-ro Shapiro daŭre plenumas la 
                    devon de ĈPPIK-membro. En la pasintaj jaroj dum diskutado 
                    en grupoj de ĈPPIK oni povis vidi lin, kiu atenteme aŭskultis, 
                    notis kaj parolis. En la lasta parto de sia rememoraĵo li 
                    skribis:“En la restaj jaroj de mia vivo mi volas kiel eble 
                    plej bone plenumi ĉi tiun laboron. Mi ja estas feliĉa, ke 
                    mi havas tiun bonŝancon.” 
                  
                     
                       | 
                       | 
                     
                     
                      |   ĈPPIK-membro s-ro 
                          Sidney Shapiro  | 
                        Parolas Sidney Shapiro 
                          en ĈPPIK.  | 
                     
                     
                       | 
                       | 
                     
                     
                      Juna Sidney Shapiro 
                          kaj lia edzino   | 
                      S-ro Sidney Shapiro 
                          kaj liaj familianoj en 1991  | 
                     
                     
                       | 
                       | 
                     
                     
                      |   Domo de Sidney Shapiro 
                          en Pekino  | 
                        Sidney Shapiro en 
                          sia hejmo  | 
                     
                     
                       | 
                       | 
                     
                     
                      |   Sidney Shapiro intervjuata  | 
                        "Mia Ĉinio" 
                          eldonita  | 
                     
                     
                       | 
                       | 
                     
                     
                      ĈPPIK-membroj gratulas 
                          Sidney Shapiro pro datreveno de lia naskiĝo.  | 
                       | 
                     
                   
                    
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!  
                   >>> 
                    Ĉefpaĝo 
                     |