Chen Zhu, membro de la Ĉina Popola
Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj ministro pri sano de
Ĉinio, diris, ke la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio aprobis la
projekton pri reformado de medicino kaj investos 850 miliardojn
da juanoj en la venontaj 3 jaroj por kurac-garantio kaj la
medici-serva sistemo. Tio konformas al la ĉina stato kaj utilas
al la justeco kaj efikeco.
Chen opinias, ke la investo de 850
miliardoj da juanoj estos uzata unuflanke por la garantia
sistemo, kiu nun restas ankoraŭ sur malalta nivelo, kaj aliflanke
por la serva sistemo, inkluzive de kuracado, medikamentoj
kaj publika higieno. Li diris, ke la proporcio de la investo
por la du flankoj estas ankoraŭ en diskutado, tamen la nova
koopera kuracado en la kamparo kaj la kuracado en urbetoj
estos certe akcentataj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|