La 4-an de marto Li Zhaoxing, proparolanto
de la dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK),
diris en la gazetara konferenco, ke la longdaǔra kaj rapida
disvolviĝo de la ĉina ekonomio kaj la harmonio kaj stabileco
de la socio atestas, ke la reformado de politika sistemo de
Ĉinio konformas al la ĉina stato kaj estas ĝenerale adekvata
al la postuloj de la disvolviĝo de ekonomio kaj socio.
Li diris, ke ĉina reformado en politika
sistemo estas memperfektigo kaj memdisvolvado de la socialismo
kun ĉinaj trajtoj. Kompare kun la nova situacio de la disvolviĝo
de ekonomio, la reformado de politika sistemo de Ĉinio bezonas
pluan perfektiĝon por akomodiĝi al la kreskanta aktiveco de
la popolo pri partopreno de politiko; kaj Ĉinio daǔre disvastigos
la popolan demokration, disvolvos la bazan demokration kaj
plifortigos la patriotan unuecfronton.
Li diris, ke de la pasintaj 30 jaroj
post ekpraktiko de reformado kaj pordomalfermo TPK persistas
en scienca kaj demokratia leĝfarado. Socialisma leĝsistemo
kun ĉinaj trajtoj fundamente formiĝis, kontrolado al administra
rajto senĉese fortiĝas, la justica justeco estas protektita,
la juĝa kaj prokurora sistemoj konformaj al la ĉina stato
pli kaj pli perfektiĝas, kaj la konscio de civitanoj pri leĝo
kaj nivelo de leĝplenumado de la socio senĉese altiĝas.
Li diris ankaǔ, ke reprezentantoj
de TPK venas el popolamasoj kaj tenas rektajn kaj intimajn
kontaktojn kun ili.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|