La
4-an de marto Zheng Guoguang, membro de la Tutlanda Komitato
de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK)
kaj estro de la Meteologia Administracio de Ĉinio, diris,
ke oni devas fortigi meteoprognozon por eviti kaj redukti
katastrofojn kaǔzitajn de ekstremaj veteroj al agrikulturo.
Partoprenante en la dua sesio de
la 11-a ĈPPIK, Zheng respondis demandojn de raportistoj. Li
diris, ke sekve de la klimata varmiĝo de la tuta terglobo,
ekstremaj veteroj plioftiĝas, kaj katastrofo okazinta en ĉiu
50-a jaro antaŭe, nun aperas en ĉiu 10-a aǔ 20-a jaro, tial
ni devas intensigi agrikulturan meteoprognozon por eviti kaj
redukti katastrofojn. Ĉinio jam organizis teamon de meteologiaj
asistantoj el pli ol 300 mil kamparanoj. Trejnite la kamparanoj
posedas bazajn sciojn pri meteologio kaj povas ĝustatempe
rearanĝi produktadon por redukti naturajn katastrofojn. Li
diris, ke tiu ĉi rimedo estas tre efika kaj ludas gravan rolon
en la ĉi-jara laboro kontraŭ sekeco. Li emfazis, ke Ĉinio
multe progresas en prognozo de katastrofaj veteroj kaj ŝanĝado
de vetero per homaj fortoj.
 Ĉinio
estas unu el la landoj grave influataj de klimato. Laǔ statistiko
de la Agrikultura Ministerio de Ĉinio, en la lastaj jaroj
la perdo kaŭzita de meteaj katastrofoj pliiĝas; en 2004 perdiĝis
pro tio pli ol 30 miliardoj da kilogramoj da greno kaj en
2007 pli ol 50 miliardoj da kilogramoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|