Ĉeestante la 2-an sesion de la 11-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco (ĈPPIK), Basang Dunzhu, ĈPPIK-membro kaj vicprezidanto
de ĈPPIK de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, emfazis, ke la stabileco
kaj disvolviĝo de Tibeto estas tre gravaj kaj nemankigeblaj
unu al la alia.
Basang Dunzhu diris: "Nun en
Tibeto la ekonomio kreskas, socio estas en stabileco kaj popolanoj
vivas feliĉe. Sed oni ankoraŭ frontas al malfacila tasko kontraŭ
secesia agado. La centra registaro ĉiam alte atentas Tibeton,
kaj en la pasintaj jaroj Tibeto havis grandan disvolvon. Sed
kompare kun aliaj lokoj de Ĉinio, Tibeto estas ankoraŭ postiĝinta."
Pri disvolvo de Tibeto en estonteco,
Basang Dunzhu diris: "Tibeto bezonas stabilecon kaj ankaŭ
disvolvon. Oni devas kiel eble plej baldaŭ riĉigi la popolanojn
kaj progresigi la regionon. Tio havigos fortan ekonomian bazon
por la stabileco de Tibeto. Tial, stabileco kaj disvolvo de
Tibeto estas tre gravaj kaj nemankigeblaj unu al la alia.
"
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|