Akceptante intervjuon de raportisto
el la ĉina Xinhua Novaĵ-Agentejo, Gennady Krivosheev, estro
de la pekina filio de la rusa novaĵ-agentejo Interfax, diris:
“Mi estas tre kontenta pri la malfermeco de la du sesioj.
Laboro de la informcentro de la du sesioj estas aktiva kaj
efika, kaj helpate de ĝi eksterlandaj raportistoj povas intervjui
facile reprezentantojn de la Tutlanda Popola Kongreso kaj
membrojn de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika
Interkonsiliĝa Konferenco.”
Krivosheev trifoje laboris en Ĉinio,
entute 14 jarojn. Kiel raportisto de la sovetia novaĵ-agentejo
ITAR-TASS li laboris unuafoje en Ĉinio en 1978-1983, kaj duafoje
en 1986-1990. Februare de 2004 li triafoje venis al Ĉinio.
Li diris: "Antaŭ 2004 la sesioj de TPK kaj ĈPPIK ne estis
tiel malfermaj al fremdlandaj vehikloj kiel nun. Mia raportado
al la du sesioj de TPK kaj ĈPPIK en vera senco komenciĝis
en 2004.”
Krivosheev lernis la ĉinan lingvon
en la Normala Kolegio de Chita kvin jarojn. Post trifoja laborado
en Ĉinio li povas libere babili kun ĉinoj en la ĉina lingvo.
Pro la flua ĉina lingvo, bona kompreno pri Ĉinio kaj afableco
li ofte estas intervjuata de ĉinaj raportistoj dum la sesioj
de TPK kaj ĈPPIK.
Krivosheev diris, ke la internacia
financa krizo vastiĝas plue. Ĝi influos la ĉinan ekonomion,
precipe la eksportadon. Tial la ĉefa temo de la ĉi-jaraj du
sesioj estos ekonomio. “Nun la ĉina ekonomio multe influas
la mondan ekonomion. Kiajn kontraŭrimedojn Ĉinio prenos al
la internacia financa krizo? Tio estas multe atentata de la
tuta mondo, kompreneble ankaŭ de rusaj raportistoj.” Li diris,
ke ankaŭ la dungiĝo de kamparanoj en urboj kaj urbetanoj estas
tre atentata, ĉar tio koncernas stabilecon de la socio.
“Kiel la plej influa neregistara
novaĵ-agentejo en Rusio, Interfax raportas ĉefe pri ekonomio.
Pri ĉi-jaraj du sesioj mi raportos ĉefe la rimedojn prenotajn
de Ĉinio por trakti la financan krizon,” diris Krivosheev.
Tri raportistoj de la pekina filio de Interfax kaj raportistoj
de la ŝanhaja filio faros raporton pri la sesioj.
Krivosheev diris, ke ĉi-jare li
ĉefe atentos la enhavon de la raporto pri registara laboro
kaj la gazetarajn konferencojn de la Ĉina Popola Banko, la
Ŝtata Disvolva kaj Reforma Komisiono kaj la Financa Ministerio.
“Mi certe ĉeestos la gazetarajn konferencojn okazigotajn por
ĉinaj ĉefministro kaj ministro pri eksteraj aferoj.” Li diris,
se li havus ŝancon fari demandon al la ĉefministro, li plej
volas demandi: Ĉu la ĉinaj rimedoj por grandigi la enlandajn
konsumojn estas efikaj? Kian planon Ĉinio havos por pligrandigi
la enlandajn konsumojn? Kiel Ĉinio kaj Rusio starigos efikan
sistemon por garantii pluan disvolvadon de energia kunlaboro?
Li volas demandi la ministron pri eksteraj aferoj: Kiel Rusio
kaj Ĉinio intensigos kunlaboron sur la internacia scenejo?
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|