Zhu Xueqin (dekstre) el Ŝanhajo,
Kang Houming (meze) el Chongqing, kaj Hu Xiaoyan (maldekstre)
el Guangdong estas reprezentantoj de kamparano-laboristoj
en la dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK).
La 3-an de marto atinginte Pekinon ili tuj kolektiĝis por
diskuti siajn proponojn pri edukado kaj trejnado de kamparano-laboristoj.
“Ĉinaj kamparano-laboristoj estas
malfortaj ĉefe pro malalta klereco, kaj ili plej bezonas edukadon
kaj trejnadon.” Kiel reprezentanto de la kamparano-laboristoj
de TPK, Zhu faris enketon kaj esploron pri leĝaj interesoj
de kamparano-laboristoj en la pasinta jaro.
“Kamparano-laboristoj en urboj plej
multe suferas de la internacia financa krizo pro tio, ke ili
estas nek bone edukitaj nek profesie trejnitaj. Plejparto
de ili laboras en laborul-densaj entreprenoj, kiuj estas facile
eliminitaj pro manko de teknika apogo, kaj ties laboristoj
facile perdas sian laborpostenon,” diris Zhu. “Mi esperas,
ke diversnivelaj registaroj pliigos investon al trejnado de
la kamparano-laboristoj kaj pliintensigos kontrolon por garantii
efektivigon de politikoj de la ŝtato.”
Zhu esperas, ke la kamparano-laboristoj
fortigos lernadon kaj altigos sian kapablon. 32-jara Zhu mem
estas ekzemplo ŝanĝi sian sorton per lernado. En 1995 rezigninte
lernadon en supera mezlernejo, ŝi iris el sia vilaĝo al Ŝanhajo
kaj eklaboris kiel kudristo en la Konfekcia Limigita Kompanio
Huari. Ŝi diligente lernis kaj estis dufoje sendita al Japanio
por profesia trejnado. Ŝi estas honorita kiel eminenta kamparano-laboristo
de Ŝanhajo kaj tiu de la tuta lando. Nun ŝi servas kiel prezidanto
de laborsindikato kaj tradukisto de la japana lingvo en la
kompanio.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|