La 5-an de marto Wang Lequan, sekretario
de la partia komitato de la Xinjiang-a Ujgura Aǔtonoma Regiono,
akceptis intervjuon kaj diris, ke grandigo de la enlanda konsumado
akcelos pli sanan kaj sekuran disvolvon de la ĉina ekonomio.
Wang diris: “Fronte al la financa
krizo Ĉinio devas grandigi enlandan konsumadon, ĉar ni havas
tre larĝan merkaton kaj multajn farendajn aferojn, kiuj koncernas
longdaǔran disvolvadon kaj bazan laboron de nia ŝtato. La
investo de la registaro en tiuj ĉi kampoj efikos por longa
tempo.”
Li opinias, ke grava estas la enlanda
merkato por disvolvo de la nacia ekonomio, kiam Ĉinio persistas
en malfermado al aliaj landoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|