Zdeněk Pluhař (Ĉeĥio)
Certe estas por mi interesaj la
jenaj elektitaj temoj:
1. Reformado pri sistemo de medicina
servado kaj kuracado
2. Sekureco de manĝaĵoj kaj medikamentoj
3. Pliigi enlandan konsumadon por
fronti kontraŭ la financa krizo
4. Rekonstruado post la tertremo
en Wenchuan
5. Akceli disvolvadon de la centra
kaj okcidenta partoj de Ĉinio
6. Akceli sekurecon de laboro kaj
redukti laborakcidentojn
7. Administri laŭleĝe kaj plenumi
leĝojn por popolanoj, kaj ĉiuj estu egalaj antaŭ la leĝo
Mi tre dankas al vi pro via sciigo
kaj elkore vin salutas.
Petro Chrdle (Ĉeĥio)
Karaj samideanoj, dankon por via
sciigo. La supre menciitaj punktoj de la du altaj kunsidoj
estas tre interesaj.
Manolo Parra (Hispanio)
Saluton,
Mi volus scii, ĉu en Ĉinio ekzistas
iu minimuma salajro por laboristoj, laŭleĝe fiksita; ĉu estas
fiksita la normala daŭro de labortago; ĉu estas deviga iu
tempo de feriado, pagata; ĉu laboristoj rajtas striki por
postuli pli altan salajron.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|