Dieter Rooke (Svislando)
Estimataj,
Elkoran dankon pro via mesaĝo pri
la ontaj eventoj en via lando. Nia membraro el internacia
kolektivo de E- komunistoj certe interesiĝos pri la evoluo
en via lando. En nia organo "Internaciisto" ni konstante
raportas pri la monda ekonomio kaj la tutmonda laboristaro
-- tial estas tre valoraj viaj informoj. Proletoj de ĉiuj
landoj unuiĝu!
Johano Skonieczka (Pollando)
Saluton Estimataj!
Koran dankon pro la sendita abunda
programo. Mi deziras al vi plenfruktan diskuton pri ĉiuj temoj.
Se mi partoprenus la kongreson por mi plej interesa estus
temo: Loĝado de popolanoj.
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|