
TPK
kaj ĈPPIK de 2009 altiris al si multajn fremdlandanojn. Antaŭtagmeze
de la 5-a de marto, pli ol 1000 alilandaj raportistoj kaj
diplomatoj aŭskultis la raporton faritan de ĉina ĉefministro
Wen Jiabao. La de ili atentata fokusa temo estas la rimedoj
alprenotaj de Ĉinio kontraŭ la financa krizo.
"La politikoj alprenotaj de
Ĉinio kontraŭ la financa krizo estas gravaj, ĉar ili rilatas
ne nur al Ĉinio, sed ankaŭ al la tuta mondo," diris la
norvega ambasadoro en Ĉinio.
Unuaklasa sekretario de belorusia
ambasadorejo en Ĉinio diris: "Nun, la tuta mondo metas
grandajn esperojn sur la ekonomio de Ĉinio, kaj esperas, ke
ĝi fariĝos ĉefa forto por stabiligi la mondan ekonomion."
Li diris ankaŭ, ke kvankam influata de la monda financa krizo,
la ekonomio de Ĉinio ankoraŭ disvolviĝis rapide en la pasinta
jaro. Nun multaj landoj antaŭvidis, ke ilia ekonomio malkreskos
en la kuranta jaro, sed Ĉinio difinis aŭdacan celon de kreskado
de ĝia ekonomio. "Mi estas optimisma pri realiĝo de la
ekonomia celo de Ĉinio en la kuranta jaro," diris la
belorusa diplomato. "Mi kredas, ke Ĉinio kapablas kontraŭi
la influon de la monda financa krizo al la ekonomiaj unitoj,
kaj opinias, ke sperto de Ĉinio estas lerninda por Belorusio."
La ĉefa delegito de la Azia Disvolva
Banko en Ĉinio diris: "Mi multe atentas la detalajn aranĝojn
de la ekonomia plano de Ĉinio kun totala sumo de 4000 miliardoj
da juanoj, samtempe, mi prizorgas la problemon de ĝia popola
vivo, ĉar tio strikte rilatas kun traktado de la financa krizo.
Se Ĉinio bone solvos la problemojn
de la popola vivo, kiaj laborigo, edukado kaj kuracado, la
popolo do senhezite elspezos, kio ja utilas al la enlanda
konsumado."
Diplomato de Finnlando en Ĉinio
diris, ke li atentas, ke por efike kontraŭi la financan krizon
kaj solvi problemon koncernantan al la popola vivo, ĉina ĉefministro
Wen Jiabao kolektis popolajn opiniojn per interreto antaŭ
la inaŭguro de TPK kaj tiu de ĈPPIK, kaj demandoj en tiu agado
estis traktitaj en la raporto.
Estro de la Pekina Filio de la Internacia
Informada Grupo Interfakso de Rusio diris: "En la pasinta
jaro kvankam Ĉinio estis influita de la monda financa krizo,
tamen la disvolva situacio de la ĉina ekonomio restis bona
kompare kun tiu de aliaj landoj."
 Raportisto
de itala amaskomunikilo diris: "Antaŭ ol veni al Pekino,
mi volis informiĝi pri tio, kion faris la ĉina registaro por
ke ĝia popolo tenu la fidon, kaj la raporto de Wen Jiabao
prezentis multajn metodojn por tio. Mi legis ĝin kaj certiĝas,
ke multaj metodoj en ĝi konformas al bezonado de popolanoj."
Tiu raportisto diris ankaŭ, ke li bezonas pli longan tempon
por multfoje legi la raporton. "Eble, tio estas ŝlosilo
por solvi la problemojn kaŭzitajn de la financa krizo."
En la inaŭgurejo de TPK, multaj
alilandaj raportistoj kun granda atento aŭskultis la raporton,
faris substrekojn sur la teksto, jen kaj jen rigardis tra
lorno al la podio.
Aŭdinte la raporton de ĉina ĉefministro
Wen Jiabao, hispana raportisto diris al tiu el la Xinhua-a
Novaĵ-agentejo: "La ĉina registaro publikigis multajn
novajn rimedojn kontraŭ la financa krizo. Mi kredas, ke ili
certe ludos bonan rolon." Tiu raportisto rimarkis, ke
en la pasintaj jaroj ĉiam rapide disvolviĝis la ekonomio de
Ĉinio, "la ĉina registaro estas sperta en ekonomia laboro,
kaj ni devas konfidi ĝin."
Ni
tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon!
>>>
Ĉefpaĝo
|