Matene de la 5-a de marto inaǔguriĝis 
                    en Pekino la dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso 
                    (TPK). Tion multe atentas japanaj amaskomunikiloj. Kelkaj 
                    ĉefaj japanaj gazetoj, kiel Asahi Shimbun, Tokyo, Nikkei, 
                    kaj Sankei, en la unua tempo raportis pri la inaǔguro kaj 
                    konigis la raporton pri registara laboro faritan de ĉina ĉefministro 
                    Wen Jiabao. 
                   Asahi Shimbun diras, ke en la raporto 
                    pri registara laboro Wen Jiabao diris, ke por teni stabilecon 
                    de la socio la ekonomia kresko devas esti tenata en certa 
                    rapideco, kaj la ĉina ekonomio keskos je ĉ. 8% en 2009.  
                  Tokyo diras, ke Wen Jiabao konfesis, 
                    ke Ĉinio alfrontas seriozan ekonomian situacion, tamen li 
                    diris, ke Ĉinio limigos la proporciojn de senlaboreco en urboj 
                    kaj prez-altiĝo en skalo de ĉ. 4.6% kaj 4% respektive. 
                   Mainichi koncize konigas la ĉefan 
                    enhavon de la raporto pri la registara laboro farita de Wen 
                    Jiabao.  
                    
                  Ni 
                    tre ŝatus vian sugeston, klaku kaj donu vian voĉon! 
                    >>> 
                    Ĉefpaĝo 
                   |