|
Diagramo de buĝetoj
de nacidefendaj elspezoj en 2008 kaj 2009 |
La 4-an de marto Li Zhaoxing, proparolanto de
la dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, diris, ke
buĝeto de ĉinaj milit-elspezoj en 2009 estas 480.686 miliardoj
da juanoj, je 62.482 miliardoj da juanoj pli multe ol la realaj
elspezoj de la buĝeto en 2008, kresante je 14.9%. Ĉi-jare
la buĝeto de la militaj elspezoj konsistigas 6.3% de tiu de
la financaj elspezoj kaj la proporcio iom malpliiĝis kompare
kun tiu en la pasintaj jaroj.
|
Diagramo de proporcio
de nacidefendaj elspezoj en la buĝeto de financa elspeza
en 2009 |
Li emfazis, ke Ĉinio plenumas rigoran financan
sistemon pri monasigno al nacidefendaj elspezoj laǔ la buĝeta
leĝo kaj nacidefenda leĝo. De 2007 post kiam Ĉinio aliĝis
al la sistemo de travideblaj milit-elspezoj de UN, Ĉinio ĉiujare
prezentas al UN raporton pri siaj milit-elspezoj, tial por
Ĉinio ne ekzistas la tiel nomata kaŝita elspezo.
|