En la 1-a sesio de la Tutlanda Popola Kongreso
china chefministro Zhu Rongji devos prezenti la laboran raporton
de la china registaro. Lastatempe li prezidis kunsidon por
kolekti opiniojn de demokratiaj partioj, senpartiaj personoj
kaj respondeculoj de la Tutlanda Industria kaj Komerca Federacio.
En
la kunsido gvidantoj el diversaj rondoj unuvoche opiniis,
ke en la pasintaj 5 jaroj la china popolo sub la gvido de
la Komunista Partio de Chinio (KPCh) venkis diversajn malfacilojn
kaj riskojn en la komplika medio. Chinio akiris grandan sukceson
en reformado kaj malfermo kaj moderna konstruado. La nerafinita
raporto bazighas sur grava teorio de Deng Xiaoping, tri reprezentoj
kaj spirito de la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh kaj la kunveno
de ekonomia laboro de la Centra Komitato de KPCh. Ghi objektive
kaj chiuflanke resumas la sperton kaj lecionojn de la china
registaro en la pasintaj 5 jaroj kaj prezentas utilajn proponojn
por la laboro de la china registaro en 2003. La raporto estas
elokventa, enhavoricha kaj klara. La cheestantoj laudis la
fundamentan skizon kaj chefan enhavon de la raporto. Dume
ili prezentis siajn opiniojn pri daura plivastigo de enlanda
bezono, rapida kaj sana kresko de nacia ekonomio, solvo de
problemoj de kamparanoj, kamparo kaj agrikulturo, reguligo
de industria strukturo, energia disvolvo de okcidenta Chinio,
profunda reformado de ekonomia sistemo, plivastigo de malfermo,
enoficigo de senlaboruloj, socia garantio, praktikado de strategio
prosperigi la landon per sciencoj kaj eduko kaj strategio
de daura disvolvo, plifortigo de socialisma demokratia legha
sistemo kaj konstruado de spirita civilizacio, shangho de
la registara funkcio kaj fortigo de laborstila konstruado.
Zhu Rongji dankis ilin pro iliaj opinioj kaj
intershanghis kun ili opiniojn pri rilataj problemoj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|