La Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso
(TPK) de la China Popola Respubliko kaj tiu de la 10-a China
Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) okazos
de la 3-a ghis la 18-a de marto en Pekino.
La okazigho de la du sesioj estas gravaj aferoj
en la politika vivo de Chinio. Lau la statuto, post kvinjara
servoperiodo ili devas elekti chifoje sian novan estraron,
kaj naskighos novaj shtataj gvidantoj.
En la situacio, ke la politika, ekonomia kaj
socia reformado de Chinio pli kaj pli profundighas, Chinio
trovighas en la shlosila periodo de ekonomia transiro, kiamaniere
la nova registaro gvidos la chinan popolon en sana ekonomia
disvolvigho por realigi la celon difinitan de la Komunista
Partio de Chinio por konstrui la bonhavan socion en chiuj
flankoj", tio estas multe atentata de la china kaj eksterlanda
publikoj. Ankau reformado de la personara sistemo koncernanta
30 milionojn da oficistoj de la institucioj komencighos post
nelonge. Tiuj gravaj aferoj estos certe varme diskutataj en
la kongreso kaj konferenco.
Krom la supre menciitaj oni diskutos ankau problemojn
pri manko de efika konsumado, pliigho de senlaborighintoj,
pligrandigho de la diferenco de la enspezoj kaj regionoj,
pligrandigho de la financa deficito.
La enketo farita de retstacioj <www.xinhuanet.com>
kaj <www.people.com.cn> montras, ke la plej atentata
problemo estas la batalo kontrau koruptigho kaj krom tio ankau
la problemo pri justa disvolvigho de diversaj sociaj tavoloj,
tiu pri agrikulturo, vilaghoj kaj kamparanoj, determino de
nelabora enspezo kaj ghia protektado kaj aliaj.
Koncerna enketo de ChPPIK montras, ke ghiaj membroj
zorgas pri jenaj problemoj: konstrui la bonhavan socion en
chiuj flankoj, disvolvi agrikulturon kun alta aldona valoro,
pliigi enspezon de la kamparanoj, konstrui la kreditan sistemon
de la socio, disvolvi politikan civilizacion kaj aliajn. En
la kongreso kaj konferenco oni auskultos kaj diskutos la laborraporton
de la registaro, kaj ekzamenos budgheton kaj finan kalkulon,
auskultos kaj diskutos la laborraporton de la supera popola
jughejo kaj tiun de la supera popola prokurorejo.
Lau la Konstitucio de la China Popola Respubliko
TPK estas la plej alta potenctena organo. ChPPIK ne estas
potenctena, tamen havas gravan devon de diskutado de gravaj
politikoj kaj demokratia kontrolado al la reganta partio kaj
registaro. Koncernaj personoj diris, ke konstrui bonhavan
socion en chiuj flankoj montras, ke la reformado kaj pordmalfermo
de Chinio jam eniris en komplete novan periodon. Kun levigho
de la kapablo de la cheestantoj de la du sesioj, ili certe
serioze plenumos siajn devojn, plene prezentos la opiniojn
kaj proponojn de la popolo, kaj faros utilajn proponojn al
la soci-ekonomia disvolvigho de Chinio kaj ghustan decidojn
por ghi.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|