La Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso
(TPK) diskutos pri 18 aferoj. Ghi dauros du semajnojn, t.e.
de antautagmezo de la 5-a ghis antautagmezo de la 18-a de
marto.
La sesio faros jenajn 8 aferojn koncernantajn
shanghighon de gvidantoj:
Elekti prezidanton kaj vicprezidantojn, gheneralan
sekretarion kaj membrojn de la Konstanta Komitato de TPK;
Elekti prezidanton kaj vicprezidanton de la shtato;
Decidi chefministron, vicchefministrojn, aliajn
membrojn kaj gheneralan sekretarion de la Shtata Konsilantaro,
ministrojn, prezidantojn de la komisionoj, direktoron de la
China Popola Banko kaj chefkontokontroliston;
Elekti prezidanton de la Nacia Centra Milita
Komisiono kaj decidi ghiajn vicprezidantojn kaj aliajn membrojn;
Elekti prezidantojn de la superaj popolaj jughejo
kaj prokurorejo;
Decidi prezidantojn, vicprezidantojn kaj membrojn
de la specialaj komisionoj sub la Konstanta Komitato de TPK.
La sesio ekzamenos la proponon faritan de la
Shtata Konsilantaro pri reformado de ghiaj institucioj. Ankau
tio estas multe atentata problemo krom la personara shanghigho.
La sesio auskultos kaj ekzamenos 6 gravajn raportojn.
Ili estas
La registara laborraporto de chefministro Zhu
Rongji, raporton de Zeng Peiyan, prezidanto de la Planiza
Komisiono de la shtato, pri la plano pri la nacia ekonomio
kaj socia disvolvigho, raporto pri budgheto de Xiang Huaicheng,
ministro pri financo, raporto de Li Peng pri la laboro de
la Konstanta Komitato de TPK, raporto de Xiao Yang pri la
laboro de la supera popola jughejo kaj tiu de Han Zhubin pri
la laboro de la supera popola prokurorejo.
La sesio ekzamenos kaj sankcios la raporton pri
plenumo de la plano pri la nacia ekonomio kaj socia disvolvigho
en la pasinta jaro kaj tiun de 2003, ekzamenos raporton pri
plenumo de la centra kaj loka budgheto de la pasinta jaro
kaj budgheto de 2003, sankcios raporton pri plenumo de la
budgheto de la centra registaro de la pasinta jaro kaj budgheto
de 2003.
Krome, la sesio decidos specialajn komisionojn
kaj rimedojn por elektado kaj nomumado.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|