Je
15:00 de la 3-a de marto inaugurighis la Unua Sesio de la
10-a Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco (ChPPIK). Jiang Zemin, Hu Jintao kaj aliaj shtataj
gvidantoj partoprenis la sesion, kiu estis prezidata de Jia
Qinglin, konstanta prezidanto de la prezidantaro de la Unua
Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de ChPPIK. 2150 el la 2238
membroj partoprenis la sesion, kio atingis la kvorumon.
Konstanta prezidanto de la prezidantaro Li Guixian
faris raporton en la sesio. Li diris, ke en la pasintaj 5
jaroj la 9-a Tutlanda Komitato de ChPPIK prezentis 7740 gravajn
opiniojn, proponojn kaj informojn de la socio kaj popolo al
la Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio kaj la
Shtata Konsilantaro; la fakaj komisionoj de ChPPIK faris 186
enketojn kaj proponojn pri esploro de shtataj projektoj kaj
popola vivo; diversaj partioj, grupoj kaj membroj prezentis
pli ol 3000 tekstojn de paroladoj kun alta valoro.
Zhou Tienong, alia konstanta prezidanto de la
prezidantaro, faris raporton pri la proponoj. Li diris, ke
membroj, grupoj kaj fakaj komisionoj de la lastaperioda konferenco
prezentis 17722 proponojn kaj post ekzameno 16281 el ili estis
transdonitaj al pli ol 180 rilataj departementoj. Ghis nun
oni jam traktis 98.8% de la proponoj. La proponoj montris
dezirojn de la socio kaj popolo de Chinio, kio favoras demokratian
kaj sciencan decidon de rilataj departementoj kaj antauenpushas
progreson de konstruado de ekonomio, politiko kaj kulturo
kaj reunuigho de la cheftero de Chinio kaj Taiwan.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|