Je
9:00 de la 5-a de marto inaugurighis en Pekino la Unua Sesio
de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Tio estas grandioza
kunveno de la plej alta shtata organo de potenco de Chinio
en la nova jarcento.
Jiang Zemin, Hu Jintao, Li Peng, Zhu Rongji kaj
aliaj shtataj gvidantoj de Chinio partoprenis la sesion. Wu
Bangguo kiel plenuma kaj konstanta prezidanto de la prezidantaro
de la sesio prezidis la sesion.
Chefministro
Zhu Rongji faris raporton pri la laboro de la registaro reprezentante
la Shtatan Konsilantaron.
La sesion cheestis 2916 reprezentantoj de TPK
kaj gaste cheestis pli 2000 partoprenantoj de la Unua Sesio
de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco
kaj diplomatiaj senditoj de aliaj landoj en Chinio.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|