Reprezentantoj
de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso kaj membroj
de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco
(ChPPIK) el Hongkong, Makao kaj Taiwan ekzamenis la laborraporton
de la registaro kaj diskutis pri ghi posttagmeze de la 5-a
de marto. Ili diris, ke la raporto estas konforma al la efektivo.
En la pasintaj 5 jaroj la shtato estis prospera, diversaj
aferoj rapide disvolvighis, la popola vivo rimarkinde plibonighis,
la socio estis stabila kaj la nacioj unuigitaj. La Hongkong-anoj
kaj Maka-anoj estas fidoplenaj pri la konstruado de la bonhava
socio en chiuj flankoj.
Reprezentanto
Zeng Xianzi diris, ke en la pasintaj 5 jaroj la centra registaro
plenforte subtenis Hongkong en ghia rezisto kontrau financa
krizo kaj faris multon por ke ghi eliru el malfacilo. Hongkong-anoj
atribuas kreskon de sia ekonomio al prizorgo kaj helpo de
la centra registaro.
"La chefministro faris al ni bonan laboron,"
reprezentanto Wu Qinghui diris. "Lau jugho de la sinteza
nacia forto nun ni jam havas bazon por konstrui la bonhavan
socion en chiuj flankoj."
Reprezentanto Wu Kangmin diris, ke li multe atentas
konstruon de bonhava socio, reformado de la registaraj institucioj,
malpliigo de la shargho de la kamparanoj kaj arbitra pagigo
pro edukado. Chio tio estis priparolita en la raporto. Koncerne
reformadon de la registaraj institucioj la centra registaro
estas fidoplena kaj oni kredas, ke la nova registaro certe
plenumos la taskon.
Reprezentanto kaj prezidanto de la Tutlanda Federacio
de Taiwan-aj Samlandanoj Yang Guoqing diris kun granda emocio:
"Efektivigi la grandan reprosperighon de la china nacio
estas komuna volo de la chinoj ambauflanke de la markolo kaj
oni devas firme kapti tiun strategian shancon kaj fari chion
eblan por la patria reunuigho kaj kuna prospero de la du lokoj."
Koncerne la problemon pri Taiwan, vicprezidanto
de la Taiwan-a Demokratia Autonoma Ligo Liu Yiming diris,
ke estas lakone traktita problemo pri Taiwan en la raporto,
kiu klare reasertis la principon de la Centra Komitato de
KPCh kaj klare difinis la taskon kontrau sendependigho de
Taiwan kaj akcelo de poshtado, navigacio kaj komerco inter
Taiwan kaj la cheftero de Chinio. La raporto montris la neshancebeblan
fidon pri patria reunuigho, kio multe kuraghigis la membrojn
de la Taiwan-a Demokratia Autonoma Ligo.
Konsilisto de la Tutlanda Federacio de Taiwan-aj
Samlandanoj Shi Sihao diris, ke li estas profunde impresita
de la raporto pri akcelo de poshtado, navigacio kaj komerco
inter Taiwan kaj la cheftero de Chinio. Li diris, ke la intershangho
inter tiuj du partoj disvolvighis rapide. Nun centoj da miloj
da Taiwan-aj entreprenistoj investis sur la cheftero kaj realigo
de la poshtado, navigacio kaj komerco inter la du lokoj estas
utila al la plua disvolvigho de Taiwan-a ekonomio kaj al samlandanoj
ambauflanke de la markolo. Li diris, ke li havas multe da
parencoj kaj amikoj en Taiwan, sed estas malfacile kontakti
ilin, tial li deziras kiel eble plej rapide realigi la poshtadon,
navigacion kaj komercon inter la du lokoj.
Ankau la membroj de ChPPIK el Hongkong kaj Makao
montris sian deziron pri la patria reunuigho. Zhuang Qicheng
diris, ke la sukcesa praktikado de la principo pri "unu
lando kaj du sistemoj" en Hongkong kaj Makao montras,
ke la problemo pri Taiwan povas esti solvita lau la principo
"paca reunuigho, unu lando kaj du sistemoj". Akcelo
de la patria reunuigho estas tasko plenumenda por Hongkong,
kiu havas intimajn rilatojn kun Taiwan, kaj oni devas multe
fari tra la popolaj kaj ekonomiaj kanaloj por kiel eble plej
rapide efektivigi la pacan reunuighon de la patrio.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|