Je
9:00 de la 6-a de marto okazis la dua plena kunveno de la
Unua Sesio de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Li Tieying
kiel plenuma prezidanto de la sesio prezidis la kunvenon,
kiun partoprenis 2899 reprezentantoj.
Lau la tagordo de la sesio la reprezentantoj
auskultis kaj ekzamenis la raporton pri praktikado de plano
de nacia ekonomio kaj socia progreso en 2002 kaj rilata projekto
por 2003 faritan de Zeng Peiyan, prezidanto de la Shtata Disvolva
kaj Planiza Komisiono de Chinio; la raporton pri praktikado
de bugheto de la centra kaj lokaj registaroj en 2002 kaj rilata
projekto por 2003 faritan de Xiang Huaicheng, ministro de
la Financa Ministerio de Chinio; la proponon pri reformado
de organoj de la Shtata Konsilantaro faritan de Wang Zhongyu,
ghenerala sekretario de la Shtata Konsilantaro.
Oni plej atentis la proponon pri la organo-reformado.
La Shtata Konsilantaro decidis starigi kelkajn organizojn,
ekz. la Shtata Financa Komisiono, la Shtata Komisiono por
Disvolvo kaj Reformado, la Komisiono por Ekzameni Bankojn
kaj la Komerca Ministerio.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|