Januare de 2003 publikighis la nomoj de la membroj
de la 10-a ChPPIK, kaj la nove naskighinta ChPPIK laboros
por kvin jaroj.
La 10-a ChPPIK konsistas el 2238 membroj, el
ili estas 895 komunistoj, kiuj okupas 40% de la totala nombro
de la membroj de la 10-a ChPPIK, kaj 1343 nekomunistoj, kiuj
okupas 60%; 1099 membroj de la 9-a ChPPIK, kiuj okupas 49%
de la totala nombro de la membroj de la 10-a ChPPIK, kaj 1139
novaj membroj, kiuj okupas 51%; 666 membroj el demokratiaj
partioj kaj 262 membroj el la 55 nacimalplimultoj de Chinio,
kiuj okupas 11.7% de la totala nombro de la membroj de la
10-a ChPPIK; 373 virinoj, kiuj okupas 16.7%, je 1.2% pli multe
ol tiuj de la 9-a ChPPIK; 1909 personoj kun alta klereco,
kiuj okupas 85.3%; 1367 personoj posedantaj altrangan titolon
profesian, kiuj okupas 61.1%. La membroj de la 10-a ChPPIK
karakterizighas per alta klereco kaj konvena agho-strukturo,
ilia averagha agho estas 56 jaroj, je 3.3 jaroj pli juna ol
tiu de la unua sesio de la 9-a ChPPIK.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|