Posttagmeze
de la 6-a de marto Tang Jiaxuan, china ministro de eksteraj
aferoj, okazigis gazetaran konferencon en Pekino. Li prezentis
la starpunkton de Chinio rilate baldauan atakon de Usono kaj
Britio al Irako. Li diris, ke lau la rezolucio n-ro 1441 subskribita
de chiuj membroj de la Konsilio de Sekureco de UN necesas
ekzameno pri armiloj de Irako, sed Chinio oponas militon kontrau
Irako.
Li respondis ankau demandojn de jhurnalistoj
pri problemoj de Taiwan kaj Izraelio, rilatoj inter Chinio
kaj Usono, inter Chinio kaj Japanio, inter Koreio kaj Usono
kaj inter Chinio kaj Afriko, kaj strategia projekto de Chinio
pri petrolo.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|