En
la 8-a de marto L¨¹ Feijie, respondeculo de la Gvida Grupo
de la Shtata Konsilantaro por Helpi Malrichajn Regionojn,
anoncis en la dua gazetara konferenco de la Unua Sesio de
la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK),
ke en la venontaj dekkelke da jaroj Chinio poparte transloghigos
7 milionojn da malrichaj kamparanoj.
L¨¹ Feijie diris, ke en la pasintaj dekkelke da
jaroj Chinio transloghigis 2.7 milionojn da homoj el malrichaj
regionoj, kaj 90% de la transloghigitaj homoj estis kontentaj.
Kun difino de la granda celo de chiuflanka konstruo de bonhava
socio, transloghigo de malrichaj familioj farighis pli kaj
pli grava.
Nun en Chinio 28.2 milionoj da homoj ankorau ne
atingis la minimuman vivnivelon, kaj granda parto el ili vivas
en lokoj kun malbonegaj naturaj kondichoj. Transloghigho estas
efika solvo por liberigi ilin el malricheco.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|