La 5-an de marto, en la inauguro de la 10-a Tutlanda
Popola Kongreso chefministro Zhu Rongji faris laborraporton
en la nomo de la Shtata Konsilantaro. En sia raporto li fidoplene
diris, ke la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio
de Chinio ellaboris grandiozan planon kaj agadprogramon de
Chinio en la nova jarcento por konstrui bonhavan socion en
chiuj flankoj. Nia granda patrio nun staras sur pli alta historia
startpunkto kaj pashas sur nova vojo al granda sukceso. Neniu
malfacilo povas malhelpi la firmajn pashojn de la china popolo.
Li diris, ke la perspektivo de la patrio estas brila.
En sia raporto li rememoris la grandajn sukcesojn
de Chinio en la pasintaj 5 jaroj en reformado, pordmalfermo,
ekonomia kaj socia disvolvigho kaj faris 8 proponojn por la
registara laboro en 2003. Li diris, ke 2003 estas la unua
jaro por plene realigi la spiriton de la 16-a kongreso de
la partio, tial bone plenumi la registaran laboron chi-jare
havas grandan signifon.
Liaj proponoj estas jenaj:
Daure pliigi la enlandan konsumadon, realigi
la stabilan kaj rapidan ekonomian kreskon kaj penadi por ke
en 2003 ekonomio kresku je ch.7%; akceli la plenan disvolvighon
de agrikulturo kaj kampara ekonomio; reguligi la industrian
strukturon kaj akceli la grandan disvolvighon de okcidenta
Chinio; profundigi reformadon de la ekonomia strukturo kaj
pli larghe malfermi la nacian pordon; laborigi kiel eble plej
multe da homoj kaj disvolvi la socian garantion; realigi la
strategion prosperigi la landon per sciencoj kaj edukado kaj
praktiki la strategion de daura disvolvigho; akceli la konstruon
de la socialisma demokratia legha sistemo kaj spiritan civilizacion;
kaj emfazi memkonstruon de la registaro.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|