En
la 10-a de marto la tria kunveno de la Unua Sesio de la 10-a
Tutlanda Popola Kongreso aprobis la projekton pri reformado
de la strukturo de la Shtata Konsilantaro.
Lau la projekto la reformado de la strukturo
de la Shtata Konsilantaro koncernas jenajn flankojn:
1. Profundigi la administran sistemon de shtata
kapitalo kaj establi la Komisionon por Kontrolo kaj Administrado
de Shtata Kapitalo sub la Shtata Konsilantaro;
2. Perfektigi sistemon de makroskopa superrego
kaj shanghi la Shtatan Disvolvan kaj Planizan Komisionon en
la Shtatan Komisionon por Disvolvo kaj Reformado;
3. Perfektigi financan administran sistemon kaj
establi Shtatan Komisionon por Kontrolo kaj Administrado de
Bankoj;
4. Daurigi la reformadon de la sistemo de cirkulado
kaj administrado kaj fondi la Ministerion de Komercaj Aferoj;
5. Fortigi la reformadon de la sistemo por kontrolo
kaj administrado de manghajha sekureco kaj sekura produktado,
establi la Shtatan Buroon por Kontrolo kaj Administrado de
Manghajhoj kaj Medikamentoj surbaze de la Shtata Buroo por
Kontrolo kaj Administrado de Medikamentoj, transmeti la Shtatan
Buroon por Kontrolo kaj Administro de Sekura Produktado dependa
de la Shtata Ekonomia kaj Komerca Komisiono sub rektan gvidon
de la Shtata Konsilantaro;
6. Shanghi la nomon de la Shtata Naskolimiga
Komisiono en tiun de la Shtata Loghantara kaj Naskolimiga
Komisiono;
7. Nuligi la Shtatan Ekonomian kaj Komercan Komisionon
kaj la Ministerion de Ekstera Komerco kaj Ekonomia Kunlaboro.
Post la reformado la Shtata Konsilantaro konsistos
el la Ghenerala Oficejo kaj 28 departementoj.
Tio estas la 5-a struktura reformado de la china
registaro, kaj la lasta reformado okazis en 1998. Tiufoje
la 49 ministerioj, komisionoj kaj burooj reduktighis al 29,
kaj duono de la laborantoj de tiuj organoj estis transpostenigita.
Chi-foje nur unu ministerio estos nuligita, kaj preskau nenia
shangho okazos al la personaro. Do kial oni faros la chi-fojan
reformadon? Kia estos la chefa karakterizajho de la chi-foja
struktura reformado kompare kun la lasta reformado?
En tiuj jaroj, pro la evoluo de la ekonomio kaj
socio kaj la profundigho de la reformado, precipe la aligho
de Chinio al la Monda Komerca Organizo, la konsisto de la
china registaro jam ne adaptighis al la nuna sistemo kaj bezonas
perfektighon. Ekzemple en la administrado de la shtata kapitalo
pluraj departementoj dividas la laboron, kio ne adaptighas
al la profundigho de reformado de la shtata kapitalo. Krome,
la reformado en grandaj monopolaj industrioj, ekzemple en
tiuj de elektroprovizo, telekomuniko kaj civila aviado, pruvis,
ke struktura reformado estos malfacila sen kunligo kun ekonomia
disvolvigho, reguligado kaj rekunigho de industria strukturo.
Trie, labordividoj de iuj funkciaj organoj estis malraciaj,
ekzemple la Shtata Planiza Komisiono administras importadon,
eksportadon kaj agrikulturajhojn, la Shtata Ekonomia kaj Komerca
Komisiono administras industriajhojn kaj krudmaterialojn,
dum la Ministerio de Ekstera Komerco kaj Ekonomia Kunlaboro
administras aliajn teknologiojn. Chio tio bezonas shanghon.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|