Matene
de la 11-a de marto okazis en la Popola Halo de Pekino la
kvara plena kunveno de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola
Kongreso (TPK). La reprezentantoj de TPK auskultis la laborraportojn
de la Plej Altaj Popolaj Jughejo kaj Prokurorejo.
Xiao Yang, estro de la Plej Alta Popola Jughejo,
retrorigardis la laboron de la Plej Alta Popola Jughejo en
la lastaj 5 jaroj kaj pritraktis jughon, praktikadon de leghoj,
reformadon de jughejoj kaj
altigon de kvalito de jughistoj.
Han Zhubin, estro de la Plej Alta Popola Prokurorejo,
retrorigardis la laboron de la prokurorejo en la lastaj 5
jaroj: ghi atakis gravajn kriminalajn krimulojn, defendis
la socian stabilecon, malkashis kaj preventis ofic-krimojn,
batalis kontrau koruptigho, fortigis ekzamenadon de proceso,
protektis justecon de justico kaj dignon de leghoj, profundigis
reformadon de prokurorejoj, vigligis iliajn laborojn kaj penis
altigi kvaliton de laborantoj de diversnivelaj prokurorejoj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|