La 9-a de marto estis la limdato por prezenti
proponojn al la Unua Sesio de la 10-a China Popola Politika
Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK). Ghis 17:00 la sesio ricevis
3668 proponojn.
Prezenti proponojn estas speciala demokratia
rajto de rilataj organizoj kaj membroj de ChPPIK. Tiuj estas
unue prezentitaj al la tutlanda kunveno au konstanta komitato
de ChPPIK, post ekzameno de rilataj komisionoj de ChPPIK ili
estas transdonitaj al rilataj departementoj, kiuj devas trakti
ilin lau reguloj.
Huang Guoping, vicestro de la Oficejo de ChPPIK
pri proponoj, diris, ke la kvalito de la proponoj chi-jaraj
estas pli alta ol tiu de la antauaj. Precipe la proponoj de
demokratiaj partioj, kiuj sin bazas sur enketoj, estas pli
raciaj kaj pli penetrivaj, ekz. propono prezentita de la Centra
Komitato de la China Demokratia Ligo pri deviga eduko en kamparo
de okcidenta Chinio kaj tiu prezentita de la Centra Komitato
de la China Asocio de Demokratia kaj Nacia Konstruado pri
individua lauenspeza imposto kaj konstruado de kamparaj kreditaj
kooperativoj.
La membroj de ChPPIK atentis problemojn pri vivo
de la popolo kaj multe prezentis opiniojn pri mediprotekto,
sistemo de socia garantio, enoficigho, sistemo de socia kredito,
enspeza diferenco, eduko, agrikulturo, kamparanoj kaj kamparo.
La proponoj pri ekonomia plano, konstruado de urbo kaj kamparo,
agrikulturo, arbarokulturo kaj financo konsistigas ch. 50%
de la totala nombro de la proponoj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|