La
16-an de marto okazis en la Popola Halo de Pekino la 6-a plena
kunveno de la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso
(TPK).
Lau propono de la prezidanto de la China Popola
Respubliko (ChPR) la 10-a TPK elektis Wen Jiabao kiel novan
chefministron de la Shtata Konsilantaro de Chinio.
Lau propono de la prezidanto de la Centra Milita
Komisiono de ChPR la 10-a TPK elektis Hu Jintao, Guo Boxiong
kaj Cao Gangchuan kiel novajn vicprezidantojn de la Centra
Milita Komisiono de ChPR.
En la kunveno elektighis ankau Xiao Yang kiel
estro de la Plej Alta Popola Jughejo de Chinio kaj Jia Chunwang
kiel estro de la Plej Alta Popola Prokurorejo de Chinio.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|