 Matene
de la 18-a de marto fermighis en la Popola Halo de Pekino
la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK).
Lau la tagordo de la sesio la reprezentantoj
aprobis la rezoluciojn (projektoj) pri la laborraporto de
la china registaro, pri praktikado de la plano de la nacia
ekonomio kaj socia disvolvigho en 2002 kaj pri rilata plano
por 2003, pri praktikado de bugheto de la centra kaj lokaj
registaroj en 2002 kaj pri tiu por 2003, pri la laborraporto
de la Konstanta Komitato de TPK kaj pri la laborraportoj de
la Plej Altaj Popolaj Jughejo kaj Prokurorejo.
Hu Jintao, prezidanto de la China Popola Respubliko,
kaj Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de TPK,
faris gravajn paroladojn.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|