La
25-an de februaro ekfunkciis la gazetara cenro de la Unua
Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) de la China
Popola Respubliko kaj tiu de la 10-a China Popola Politika
Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) en Pekino. Ghi jam komencis
akcepti sinanoncon de jhurnalistaj grupoj en Chinio. De la
26-a ghi akceptos sinanoncon de jhurnalistoj de ghiaj aliaj
regionoj Hongkong, Makao kaj Taiwan kaj tiuj de aliaj landoj.
La gazetara centro liveros al chiuj jhurnalistoj
dokumentojn kaj koncernajn materialojn, tagordon kaj aliajn
informojn de la kongreso kaj konferenco. Tie estas komputiloj
de la retstacioj <www.xinhuanet.com>, <www.people.com.cn>
kaj <www.china.org.cn> por ke la jhurnalistoj facile
legu kaj serchu koncernajn materialojn. Oni diris, ke tiuj
autoritataj gazetaraj establoj fondos specialajn rubrikojn
sur la reto, ghustatempe publikigos informojn de la du kunvenoj.
La novajh-agentejo Xinhua per plurmedia daten-banko servos
al la jhurnalistoj por kontentigi ilian bezonon.
Lau kutimo la unua sesio de la du kunvenoj estas
pli longa ol la ordinaraj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|