Dum
la 24-26-a de februaro okazis en Pekino la Dua Sesio de la
16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio (KPCh).
La sesion partoprenis 342 membroj kaj alternaj membroj de
la 16-a Centra Komitato de KPCh kaj la Konstanta Komitato
de ghia Politita Buroo.
Antau la sesio la Politika Buroo de la Centra
Komitato petis opiniojn de diversaj partioj kaj senpartiaj
personoj. La sesio ekzamenis la de ghi proponitajn liston
de kandidatoj por la gvidanteco de shtataj organoj al la Unua
Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj tiun de
kandidatoj por la gvidanteco de la 10-a Tutlanda Komitato
de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK)
al ghia Unua Sesio. La nomlistoj estos rekomenditaj al la
Prezidantaroj de la Unuaj Sesioj de TPK kaj ChPPIK.
La sesio ekzamenis kaj aprobis la "Konsilojn
pri profundigo de administra sistemo kaj reformado de organoj"
kaj proponis, ke lau la konsiloj la Shtata Konsilantaro ellaboru
la "Projekton por reformi la organojn de la Shtata Konsilantaro"
kaj prezentu ghin al la Unua Sesio de la 10-a TPK por ekzamenado.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|