La
27-an de februaro okazis en Pekino la 32-a Sesio de la Konstanta
Komitato de la 9-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). La sesio
difinis la nombron de reprezentantoj, la chefan tagordon kaj
daton de okazigo de la Unua Sesio de la 10-a TPK.
Prezidanto de la Ekzamena Komisiono de TPK Wang
Weicheng anoncis, ke lau rilataj leghoj kaj reguloj la 10-a
TPK konsistas el 2985 reprezentantoj de 32 provincoj, autonomaj
regionoj kaj municipoj, kaj de la Hongkonga kaj Makaa Specialaj
Administraj Regionoj kaj la China Popola Armeo. Post ekzameno
oni kvalifikis 2985 reprezentanojn. Sed en la 22-a de februaro
mortis reprezentanto He Tuanjing de Fujian-provinco kaj la
reala nombro estas 2984.
Dume la sesio difinis ekzamenadon de la raportoj
kaj la tagordo de la nova TPK, t.e. ekzamenado de la raporto
pri la registara laboro fare de Zhu Rongji, chefministro de
la Shtata Konsilantaro, tiu pri la nacia ekonomio kaj projekto
de socia progreso fare de Zeng Peiyan, prezidanto de la Shtata
Planiza Komisiono, tiu pri budgheto fare de Xiang Huaicheng,
ministro de la Financa Ministerio, tiu pri la laboro de la
Konstanta Komitato de TPK fare de Li Peng, prezidanto de la
Konstanta Komitato de TPK, kaj tiuj pri la laboro de la Plej
Altaj Popolaj Jughejo kaj Prokurorejo fare de Xiao Yang, estro
de la plej Alta Popola Jughejo, kaj Han Zhubin, estro de la
Plej Alta Popola Prokurorejo. Fine la novaj shtataj gvidantoj
estos elektitaj.
La Unua Sesio de la 10-a TPK okazos inter la
5-a kaj la 18-a de marto 2003.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|