Posttagmeze
de la 2-a de marto okazis en Pekino la gazetara konferenco
de la Unua Sesio de la 10-a China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco (ChPPIK).
Proparolanto Zhang Guoxiang anoncis, ke je 15:00
de la 3-a de marto inaugurighis la Unua Sesio de la konferenco,
kiu dauros 11 tagojn. Ghis 12:00 de la 2-a de marto 2192 el
la 2238 membroj de la konferenco alvenis al ghia sekretariejo
por konfirmigho, kun 360 proponoj kaj 236 tekstoj de paroladoj.
Dum la sesio la membroj cheestos ankau la Unuan
Sesion de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso por auskulti la
raporton de la registara laboro kaj diskuti pri gravaj aferoj
de progreso de la china ekonomio kaj socio. La proponoj kaj
tekstoj de paroladoj tushas 10 punktojn: praktikado de financa
politiko; socia garantio kaj enoficigho; reformado de sistemo
de shtata kapitalo; agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj; reformado
de financa politiko; socia kredito; progreso de neshtata ekonomio
kaj protekto de privata posedajho; justica problemo; socia
distribuo; kaj reformado de eduko.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|