Depost la 9-a China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco (ChPPIK), kolektighis sume 17722 proponoj, kaj
16281 el ili estis listigitaj por traktado. Ghis nun 98.8%
el ili estis akceptitaj kaj responditaj.
Proponado estas grava formo de ChPPIK por plenumi
la funkcion de partopreno kaj komentario de politikaj aferoj.
Chu la proponoj ludos indan rolon, tio dependas de iliaj kvalitoj.
La membroj de ChPPIK kaj la unuoj alighintaj al ChPPIK elmetis
multajn altnivelajn proponojn rilate la centran laboron de
la Kompartio kaj la registaro kaj koncernajn problemojn pri
reformado, disvolvigho kaj stabileco. Chiujare pli ol 3000
proponoj de la 9-a ChPPIK estis traktitaj.
Koncerna respondeculo de la Kabineto de Propono-komisiono
de la Tutlanda Komitato de ChPPIK diris, ke la proponoj de
ChPPIK vekis pli kaj pli grandan atenton de la Kompartio kaj
la registaro, kaj la efektivigantaj unuoj de la proponoj serioze
esploras kaj solvas la problemojn, kaj preskau chiuj proponoj
estis responditaj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|