Estante
reganta partio, la Komunista Partio de Chinio posedas sperton,
regulan administran metodon kaj sistemigitan strukturon en
la organiza konstruado en la shtataj organoj kaj entreprenoj.
Sed ghi frontas novan problemon en starigo de kompartia organizo
en privataj entreprenoj post ekpraktikado de la ekonomia reformado.
Kune kun la rapida disvolvigho de la neshtata ekonomio, ekde
la mezo de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, neniam chesis
la esplorado pri starigo de kompartia organizo en privataj
entreprenoj, kaj precipe en la lastaj du jaroj, pli kaj pli
multaj privataj entreprenoj aktive subtenis starigon de partia
organizo en siaj entreprenoj.
Lau la nova statuto de la Komunista Partio de
Chinio, chiu baza unuo kun pli ol 3 kompartianoj devas starigi
bazan organizon de la partio.
Ghis junio de 2002 la Komunista Partio de Chinio
nombris 105167 bazajn organizojn en privataj entreprenoj tra
la tuta lando.
Pozitiva
sinteno de mastroj de privataj entreprenoj
Iun
tagon en 2001, likis la radiatora sistemo en komputera domego
de urbo Handan, kaj varma akvo inundis kaj varma vaporo saturis
la chambrojn. Tiam kompartianoj en la domego la unuaj elpashis
por doni urghan helpon. Post la afero la direktoro diris en
kortushiteco, ke lia entrepreno pereus sen la helpo de la
kompartianoj.
Wang Shijie, sekretario de la Distrikta Komitato
de la Kompartio de Handan, diris, ke la kompartianoj en la
neshtataj ekonomiaj organizoj ghuas pli kaj pli altan reputacion
kaj ludas pli kaj pli grandan rolon. En Congtai-distrikto
estas 13580 neshtataj ekonomiaj organizoj kun pli ol 40 mil
dungitoj, kaj inter ili estas 1458 kompartianoj. Ekde aprilo
de 2001 chiuj neshtataj ekonomiaj organizoj starigis unu post
alia partian organizon, pri tio mastroj de la privataj entreprenoj
havas pozitivan sintenon.
Zhang Xinsheng, direktoro de la Vestokompanio
(Limigita) Furuida, antaue estis estro de shtata fabriko dum
multaj jaroj kaj estas kompartiano. Kunlabore kun korea entrepreno,
lia manufakturo eksportas chiujare vestojn en valoro de miliono
da usonaj dolaroj. Li diris: "Chiuj kompartianoj en mia
entrepreno laboras elstare." En la kompanio estas dungito
el Shandong-provinco, kiu laboras tre diligente. Foje Zhang
Xinsheng demandis lin, chu li estas kompartiano, kaj tiu respondis:
"Jes. Virto de kompartiano chiam restas en mia koro."
Zhang
Xinsheng diris: "Kompartianoj bone impresas aliajn kaj
havas koheran forton en la dungitaro. Tial nia direktoraro
alte taksas la kompartianojn." Kiam starighis en la kompanio
kompartia filia komitato, la direktoraro faris rezolucion:
La direktoraro memkonscie submetighas al la superrigardo de
la partia filia komitato; la direktoraro plenrajtigis la filian
komitaton protekti la rajtojn de la akciuloj kaj dungitoj;
permesi al punitaj dungitoj plendi al la filia komitato kaj
la direktoraro nepre devas respekti la opinion de la filia
komitato pri la puno; antau ol la kompanio nomumas au eksigas
gvidantojn de diversaj niveloj, ghi nepre devas konsulti la
filian komitaton.
Chie en la granda privata memservejo Kangde de
la urbo Handan kun plankareo de pli ol 70 mil kvadratmetroj
oni povas vidi "kompartianajn standojn" kaj "kompartianajn
servotablojn". Respondeculo Xu Zhiqing de la filia komitato
de la kompartio en la memservejo konigis, ke en la memservejo
laboras pli ol 800 komercaj familioj el pli ol 3 mil homoj.
Por altigi la renomon de la memservejo, la baza kompartia
organizo instigis pli ol 40 kompartianojn al bonkvalita servo.
Dank' al tio la memservejo havas bonan atmosferon kaj chiam
pli kaj pli multighas klientoj.
Multaj
mastroj de privataj entreprenoj opiniis, ke la celo de la
entreprenoj estas disvolvi ekonomion por pli multe kontribui
al la socio, dum la celo de la kompartio estas potencigi la
landon kaj felichigi la popolon, do ambau havas saman celon,
tial ili shatas starighon de kompartia organizo en siaj entreprenoj.
Liu Chunling, ghenerala direktoro de la Kompanio
(Limigita) de Restoracia Administrado Tianranju de Handan,
diris, ke li ne estas kompartiano, sed li subtenas starigon
de kompartia organizo en sia entrepreno. Li diris: "Disvolvigho
de la kompanio bezonas sciencan administradon kaj ankau praktikadon
de administra disciplino kaj personaron kun alta kvalifikiteco.
Plejeble elfosi la latentan kapablon de la personaro estas
shlosilo por sukceso de entrepreno, kaj pri tio mi esploris
multajn jarojn. Sed mi ne trovis respondon. Post starigho
de la kompartia organizo en julio chi-jare, mi ekkomprenis,
ke la kompartia organizo povos aldoni movoforton por la disvolvigho
de niaj neshtataj entreprenoj."
Esplori
novan modelon de organizado
Starigo de kompartia organizo en privataj entreprenoj
estas rigardata de diversnivelaj kompartiaj organizoj kiel
grava problemo por plivastigi la amasan bazon kaj firmigi
la regantan bazon de la partio kaj por garantii longdauran
stabilecon kaj sekurecon de la lando en la socialisma merkata
ekonomio. Sed la personaroj en la privataj entreprenoj estas
novaj homgrupoj aperintaj post la ekpraktikado de la reformado,
kaj la laboro de partia konstruado en tiu kampo vizaghas la
tute novan problemon. Diversaj lokoj senchese esploras por
trovi novan formon de la partia organizado.
Posttagmeze de la 23-a de augusto de 2002, tabulo
kun skribo "Komitato de la Komunista Partio de Chinio
en Hengda-kompanio" estis elpendigita en Hengda-kompanio,
la unua neshtata ekonomia organizo de Kantono.
Oni informis, ke dank' al sia 6-jara penado Hengda-kompanio
fondita en 1997 farighis granda grupigita entrepreno inkluzive
de bieno, financo, alta teknologio, edukado, restoracio kaj
amuzado. Kun senchesa disvolvigho de la kompanio, pli kaj
pli multighas kompartianoj kaj nun la entrepreno nombras 163
kompartianojn. La direktoraro de la entrepreno decidis starigi
kompartian komitaton cele liveri al la kompartianoj organizon
por studi la politikojn de la partio, intershanghi komprenajhojn
en la studo kaj reciproki informojn kaj pli bone antauenpushi
stabilan disvolvighon de la kompanio. Informighinte pri tio,
la Komitato de la Komunista Partio de Chinio de Haizhu-distrikto
de Kantono tuj kontaktighis kun la kompanio por helpi ghin
en starigo de la kompartia komitato. La ghenerala direktoro
funkcias kiel sekretario de la kompartia komitato.
Kantono estas loko kun kompare potenca privat-ekonomia
forto. Ghis la fino de 2001 la urbo nombris 52203 privatajn
entreprenojn kun 430 mil dungitoj kaj inter ili estas multe
da kompartianoj.
En aprilo de 1996, la Kantona Komitato de la Komunista
Partio de Chinio sankciis la starigon de la Komitato de la
Komunista Partio de Chinio de la Asocio de Privataj Entreprenoj
de Kantono. Ghis la fino de majo de 2002, pli ol 200 kompartiaj
komitatoj starighis en privataj entreprenoj, kaj 1365 kompartianoj
en privataj entreprenoj estas en la administrado de kompartiaj
organizoj. Ili ellaboris 11 regularojn inkluzive de "Regularo
pri Starigo de Kompartia Organizo en Privataj Entreprenoj",
kio kondukis la laboron de partia konstruado en privataj entreprenoj
al sistemigo kaj normaligo.
Nun konstruado de partia organizo en privataj
entreprenoj de Kantono havas tre diversajn formojn: Parto
de la privataj entreprenoj havas propran partian organizon,
parto de la privataj entreprenoj havas komunan organizon kaj
en regiono kun tre disaj kompartianoj oni starigas regionan
organizon. La Komitato de la Komunista Partio de Chinio de
la Kantona Industria kaj Komerca Buroo starigis reton de partia
konstruado en privata entrepreno. Krome la kompartia komitato
de la asocio faris IC-kartojn por la kompartianoj en privataj
entreprenoj, kaj kun tiu karto la partianoj povas partopreni
la aktivecojn de la partiaj organizoj de la privataj entreprenoj
de Kantono. La kompartiaj organizoj de la privataj entreprenoj
ne shablone sekvas la faron de la partiaj organizoj en la
shtataj administraj institucioj kaj shtataj entreprenoj. Ili
havas siajn proprajn organizajn manierojn konformajn al iliaj
konkretaj laborkondichoj.
Disvolvante aktivadon en privataj entreprenoj,
la partiaj organizoj de la privataj entreprenoj de Kantono
chiam persistas en la principo "ne interveni en ilian
decidofaron pri produktado kaj administrado, ne malfortigi
la administrantaron en iliaj internaj organizoj, ne influi
ilian normalan produktan kaj administran ordon, nek pagigi
ilin", "utile al levo de la politika kaj socia pozicio
de la privataj entreprenoj, al la dungo de talentuloj, al
altigo de reputacio de la privataj entreprenoj kaj al la akcelo
de sana disvolvigho de la privataj entreprenoj".
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|