Statistiko
montras, ke en la lastaj dekkelke da jaroj la ekonomia forto,
sinteza shtata forto kaj internacia konkurenca forto de Chinio
saltis sur novan shtupon, la vivnivelo de la popolo multe
altighis kaj realighis la miljara revo de la china nacio pri
senmanka vivo, kaj efektivighis la transiro de minimuna vivnivelo
al ghenerala bonhavo.
S-ro Qiu Xiaohua, ekonomikisto kaj estro de la
Shtata Statistika Buroo de Chinio, faris komentariojn pri
la 10 evidentaj impetoj en la china ekonomio kaj la socia
evoluo.
1.
La totala ekonomia kvanto levighis de la 10-a loko en la mondo
al la 6-a, kaj la disvolvigho de la produktaj fortoj efektivigis
novan impeton.
Fono: En 2001 la totala enlanda
produktovaloro de Chinio atingis 9593.3 miliardojn da juanoj.
Kalkulate lau senshangha prezaro, tio estas preskau trioblo
de tiu de 1990. Materialo publikigita de internacia autoritata
ekonomia organizo montras, ke en 1990 la totala ekonomia kvanto
de Chinio okupis la 10-an lokon en la mondo kaj la 2-an lokon
inter la disvolvighantaj landoj. En 2002 tiu de Chinio okupis
la 6-an lokon en la mondo kaj la 1-an lokon inter la disvolvighantaj
landoj.
Komentario: Chinio envicighis
inter la mondaj ekonomiaj potencoj, tio havas grandan signifon
en la historio de evoluo de la moderna monda ekonomio kaj
estas fierinda sukceso de Chinio, kiu havas grandan loghantaron,
malfortan ekonomian bazon kaj vastan teritorion. Prospero
de Chinio fortigis la influon de la disvolvighantaj landoj
sur la monda ekonomio.
2.
Popola vivo transiris de minimuma nivelo al bonhavo.
Fono: En la fino de la lasta jarcento la totala
enlanda produktovaloro de Chinio unuafoje superis 1000 miliardojn
da usonaj dolaroj, kaj la pokapa enlanda produktovaloro superis
800 usonajn dolarojn, la popola vivo ghenerale atingis bonhavon
kaj plenumighis la unuaj du el la tri pashoj de la socialisma
moderniga konstruado. En 2001 la pokapa enlanda produktovaloro
superis 900 usonajn dolarojn. Nun Chinio eniris en novan stadion
de chiuflanka konstruado de bonhava socio kaj rapidigo de
socialisma moderniga konstruado.
Komentario: Efektivigho de transiro de minimuna
vivnivelo al bonhavo estas sukceso de la politiko de reformado
kaj pordmalfermo kaj moderniga konstruado. Pro tio realighis
la revo de la china nacio de multaj generacioj.
3.
Marka turnigho de venda merkato al acheta merkato en la lando.
Fono: Kune kun rapida kresko
de ekonomio, ekde 1998, la china enlanda merkato turnighis
el stato de varmanko al relative richa livero de varoj, efektivigante
historian impeton de venda merkato al acheta merkato. Enketo
de la Shtata Ekonomia kaj Komerca Komisiono montras, ke nun
al la enlanda merkato mankas neniu speco de varo, kaj liverkvanto
de 86% de la varspecoj superis la bezonatan. La produktokvanto
de shtalo, karbo, kemisterko, cemento, televidilo, programregata
telefonia konektmashino, greno, viando, kotono, akvoproduktajho
kaj frukto okupis la unuan lokon en la mondo.
Komentario: Dum longa tempo al
Chinio mankis varoj. Nun la problemo estis solvita. Tio markis
la gigantan disvolvighon de la socia produktoforto de Chinio
kaj la turnighon de la la china ekonomio de solvo de problemo
de produktado al solvo de problemo de bezono. Formigho de
acheta merkato estas nova defio por la registaro, entreprenoj
kaj konsumantoj, kaj necesas nova penso kaj nova metodo por
akiri novan disvolvighon.
4.
Unuapasha plenumo de la historia transiro de planizita ekonomio
al merkata ekonomio.
Fono: En la lastaj dekkelke
da jaroj Chinio likvidis la obstaklojn estigitajn de sistemo,
kiuj malhelpis disvolvighon de produktaj fortoj, kaj fundamente
starigis socialisman sistemon de merkata ekonomio. Ghia elstara
marko estas: Unue, merkato ludas fundamentan rolon en distribuo
de richajhoj. Due, fundamente formighis la situacio de kuna
disvolvigho de ekonomio de pluraj posedantecoj kun shtata
posedanteco kiel la chefa. Precipe neshtata ekonomio farighis
grava forto subtenanta la nacian ekonomion. Trie, unuapashe
fondighis la makroskopa superrega sistemo kaj la superrega
metodo kompletighis tago post tago. Kvare, la konstruo de
la sistemo de socia garantio akiris gravan progreson.
Komentario: Historia transiro
de planizita ekonomio al merkata ekonomio markis radikalan
shanghighon de sistema medio de la disvolvigho de la china
ekonomio, ke la china ekonomio serchos novan disvolvighon
sub la instigo de la merkata sistemo. Renovigo de sistemo
certe donos novan movoforton al renovigo de teorio kaj renovigo
de sciencoj kaj teknologio, sekve alportos novan impeton de
la chinaj socialismaj produktaj fortoj. Starigho de socialisma
merkat-ekonomia sistemo alportos profundan influon al renovigo
de koncepto kaj liberigo de la penso kaj akcelo de konstruado
de la socialisma demokratio kaj legha sistemo.
5.
Totala valoro de ekstera komerco levighis de la 16- al la
6-a loko.
Fono: En 2001 la totala valoro
de ekstera komerco de Chinio atingis 509.8 miliardojn da usonaj
dolaroj, 3.4-oble pli multe ol tiu en 1990, kaj levighis de
la 16-a loko en la mondo en 1990 al la 6-a loko. Nun la rezervitaj
fremdlandaj valutoj de Chinio superis 250 miliardojn da usonaj
dolaroj kaj okupis la duan lokon de la mondo. Chinio okupis
la unuan lokon inter la disvolvighantaj landoj rilate altiron
de fremdlanda kapitalo. De 1990 ghis 2001 Chinio efektive
utiligis 510.8 miliardojn da usonaj dolaroj, el kiuj 378 miliardoj
da usonaj dolaroj estis rekta investo de fremdaj komercistoj
kaj konsistigis 96% de la totala fremdlanda investo post ekpraktikado
de la politiko de reformado kaj pordmalfermo. Nun Chinio jam
estas oficiala membro de la Monda Komerca Organizo.
Komentario: Daure grandighis
la ekstera komerco de Chinio kaj senchese antauenighis ghia
pozicio en la mondo, tio markis altighon de internaciigho
de la china ekonomio kaj transiron de Chinio de malgranda
komerca lando al granda komerca lando. Plibonigho de medio
por investo, daura disvolvigho de ekonomio, kompletigho de
legha sistemo, stabileco de la socia politiko kaj avantagho
pro vasta indighena merkato, chio faris Chinion bona loko
por fremda investo. Aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo
formis la staton komplete apertan al eksterlando, kio markis,
ke Chinio partoprenos en la internacia ekonomia kaj teknologia
kunlaboro en pli granda sfero kaj pli alta nivelo.
6.
La financa forto de la shtato grandighis kaj la financa sistemo
turnighis de "granda unueco" al "komuna financo".
Fono: En la lastaj dekkelke
da jaroj multe grandighis la financa forto de Chinio. En 1990
la financa enspezo de la tuta lando estis nur 293.7 miliardoj
da juanoj, sed en 1999 tiu atingis 1000 miliardojn da juanoj
kaj en 2001-1637.1 miliardojn da juanoj. La shtata financa
sistemo estas sin turnanta de granda unueca planizita ekonomio
al la komuna financo de socialisma merkata ekonomio. La shtata
financa forto eltirighis el profita kampo kaj turnighis al
publika bezono kaj socia garantio. Shanghighas la financa
kontrola maniero, kompletighas la financa funkcio, kaj starighas
firma, ekvilibra kaj potenca shtata financo.
Komentario£ºEn la pasintaj dekkelke
da jaroj la china financo turnighis de malforta al forta,
la nacia ekonomio daure kreskis kaj senchese altighis la kvalito
de la ekonomia funkciado. Plibonigho de la financa stato multe
grandigis la makroskopan superregan kapablon de la china registaro,
altigis la nivelon de servo de la registaro al la publiko
kaj altigis la vivnivelon de la popolo. Tio ludis gravan rolon
por akceli strukturan reguligadon kaj akordighon de la ekonomia
socio, akceli efektivighon de socia justeco kaj garantii la
ekonomian kaj shtatan sekurecon kaj socian stabilecon.
7.
Ekonomia strukturo plibonighis en strategia reguligado.
Fono: Dum la strategia reguligado
de la ekonomia strukturo, la tri grandaj industrioj pasho
post pasho iris al akordigho, kaj evidente altighis la kvalito
kaj efiko de la ekonomia kresko. La proporcio de la tri grandaj
industrioj en la totala enlanda produktovaloro shanghighis
de 27.1% : 41:6% : 31.3% en 1990 al 15.2% : 51.2% : 33.6%
en 2002. Kaj la nombroj de la okupighintoj de la tri industrioj
estis reguligitaj de 60.1% : 21.4% : 18.5% en 1990 al 50.0%
: 22.3% : 27.7% en 2002. La rapide levighanta terciara industrio
farighis chefa forto por la ekonomia kresko kaj labordonado.
Komentario: Daura disvolvigho
de Chinio dependas de senchesa plibonigo de la strukturo,
kaj senchesa plibonigho de la strukturo donas novan vivipovon
al la daura disvolvigho de Chinio. En la pasintaj dekkelke
da jaroj la struktura reguligado de Chinio turnighis de adaptigha
al strategia reguligado, de parta kaj unuflanka al ampleksa
kaj sistema reguligado. Reguligado de la strukturo akcelis
akordan kunlaboron inter la industrioj, inter la regionoj
kaj inter la ekonomio kaj la socio, levis la kvaliton de la
tuta ekonomio de Chinio kaj la internacia konkurenca kapablo.
8.
De privilegiita disvolvo de la oriento al granda disvolvo
de la okcidento de Chinio.
Fono: Post ekpraktikado de la
politiko de reformado kaj pordmalfermo, en la regiona disvolvo
Chinio alprenis la strategion privilegie disvolvi la marbordan
regionon en la oriento de la lando. En 1999 Chinio elmetis
la strategion de urgha disvolvo de la okcidento. Samtempe
kun disvolvo de la oriento por krei dauran superecon, oni
komencis rapidigi la disvolvon de la okcidento por efektivigi
akordan disvolvon de la regiona ekonomio kaj malgandigi la
diferencon inter la oriento kaj okcidento. Nun disvolvo en
la okcidento jam akiris esencan progreson. En la lastaj jaroj
la investo de la shtato kaj la forto de pagotransigo de la
shtato al la okcidento estis senprecedencaj. Sole en la lastaj
3 jaroj la shtato jam investis 600 miliardojn da juanoj por
30 novaj programoj en la okcidento.
Komentario: Per turnigho de privilegiita
disvolvo de la oriento al rapidigo de disvolvo de la okcidento
oni celas atingi kunan bonhavighon de Chinio.
9£®
La maniero de ekonomia disvolvigho turnighis de kruda skiza
tipo al masiva tipo, kaj senchese grandighis la forto de daurigebla
disvolvo de Chinio.
Fono: En la pasintaj dekkelke
da jaroj Chinio akiris rimarkindajn sukcesojn en la ampleksa
efektivigo de la strategio de daurigebla disvolvo. Unue, la
natura kresko de la loghantaro mallevighis de 15.04 ¡ë en 1989
al 6.95 ¡ë en 2001 kaj fundamente efektivighis la historia
shanghigho de la loghantara reproduktigha tipo de "alta
naskokvanto, malalta morbokvanto kaj alta kresko" al
"malalta naskokvanto, malalta morbokvanto kaj malalta
kresko". Due, la agraro, akvo, minejo k.a. strategiaj
richfontoj estis efike protektataj. De 1992 ghis 2001, la
indiko de konsuma fuelo je dek mil juanoj de la totala enlanda
produktovaloro malaltighis je 32.8%. Trie, la klopodo por
mediprotektado estis senprecedence granda. Sole en la lastaj
5 jaroj la investo por mediprotektado jam atingis 490 miliardojn
da juanoj, 1.7-oble de la totala investo antau 1997.
Komentario: Turnigho de sola
strebo al ekonomia prospero al ampleksa progreso de la socio,
al akordigho de ekonomio kun loghantaro, medio kaj richfontoj
estas nova strategio de Chinio pri ghia disvolvo. Oni povas
diri, ke efektivigo de strategio de daurigebla disvolvo enkorpigis
profundan prizorgon de la tuta socio al ghia hejmloko por
la ekzisto, estas strategia rimedo favora al la postaj generacioj
kaj aktiva kontribuo de la china nacio al la tuta mondo.
10£®La
strategio prosperigi landon per sciencoj kaj edukado, multe
progresigis sciencojn, teknikon kaj edukadon.
Fono: En 1995 la china registaro
elmetis la strategion "Prosperigi landon per sciencoj
kaj edukado". En la sekvantaj jaroj Chinio praktikis
serion de gravaj planoj pri sciencoj kaj teknologioj. Precipe
en la kampo de gena vicigado kaj kunhoma kosmonautiko Chinio
havis grandan progreson. En la tuta lando oni gheneraligis
la 9-jaran devigan edukadon kaj fundamente likvidis analfabetecon.
La nombro de elementlernejanoj enirintaj en mezlernejojn kreskis
je 20.9 %, rapide disvolvighis la supera edukado, ke la kuntara
eniro kreskis de 3.4 % en 1990 al 12 % en 2001.
Komentario: Kreivo en sciencoj
kaj teknologioj estas grava movoforta fonto de disvolvigho
de ekonomio de la lando kaj decida problemo rilate okupon
de superrega punkto en ekonomia konkurenco de la mondo, estas
nova tendenco de la disvolvigho de la nuna mondo. Sin adapti
al tiu tendenco kaj levi la sciencan kaj teknikan nivelon
de Chinio estas strategia rimedo por efektivigi modernighon
kaj nacian reprosperighon de Chinio. Edukado estas bazo de
scienca kaj teknologia progreso. Sen alta disvolvigho de edukado
ne estos rapida disvolvigho de la scienca kaj teknologia afero.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|