En somero, kiam prosperas verdajhoj, mi vizitis
Sanjiang-ebenajhon en la nordoriento de Chinio. Tie estis
Norda Sovaghejo. Antau 50 jaroj, la sovaghejo estis malofte
vizitata de homoj, kaj "abundo da fishoj shtopas la riverojn,
fazanoj najbaras al homoj".
En la mezo de la pasinta jarcento, cent mil demobilizitoj
de la China Popola Liberiga Armeo venis al la sovaghejo por
kulturi la virgan teron. Post dekkelke da jaroj, miliono da
junuloj venis al la loko por fari la saman aferon. Dank' al
ilia penado la Norda Sovaghejo farighis "Norda Grenejo".
Sed tio kaj kontribuis al la shtato grandan kvanton da greno
kaj samtempe terure detruis la ekologian medion de la loko.
En la 50 jaroj de la kulturado la areo de malsekejoj de la
ebenajho malgrandighis de 5.36 milionoj da hektaroj al 1.13
milionoj da hektaroj. La primitiva ekologia ekvilibro estis
detruita, la grundo eroziita, la tero steriligita kaj sabligita,
kio kauzis naturan katastrofon. Multaj valoraj stilzobirdoj
formigris.
Por shanghi la staton, la registaro de Heilongjiang-provinco
decidis en 1999 chesigi la kulturadon en la sovaghejo, kiu
dauris jam pli ol 50 jarojn. Poste la registaro starigis "Provincnivelan
Rezervejon Sanjiang de Heilongjiang" kun areo de 198.1
mil hektaroj. Dank' al penado en la lastaj kelke da jaroj,
multe shanghighis la aspekto de la malsekejo de la ebenajho.
En januaro de 2002 la rezervejo, unika rezervejo de dolchakva
malsekejo kun primitiva aspekto en Chinio, estis enskribita
de la Internacia Malsekeja Buroo en la "Nomliston de
Gravaj Internaciaj Malsekejoj". Ghis nun en la kultiva
regiono de Heilongjiang oni jam starigis 18 rezervejojn kaj
95 rezervajn lokojn en sporadaj malsekejoj, kun totala areo
de 470 mil hektaroj. Starigo de tiuj rezervejoj bone konservis
la primitivan ekologian sistemon kaj variajn specojn de vivajhoj.
Birdoj protektataj je la 1-a kaj 2-a gradoj kaj aliaj sovaghaj
bestoj, kiuj malaperis antau 30 jaroj, grupe reaperis en la
Norda Sovaghejo.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|