En malsamaj periodoj de la socia evoluo estas
malsamaj sociaj tavoloj. Oni jughas la socian periodon surbaze
ne nur de la nivelo de ekonomia disvolvigho kaj industria
strukturo, sed ankau de la socitavola strukturo.
La chinoj plejparte bone konas la vorton "klaso".
Kompare kun tio la vorto "socitavolo" estas nova
esprimo. Pro reformado kaj pordmalfermo en la china socio
okazis profunda shanghigho. La malnova koncepto "du klasoj
kaj unu socitavolo (t.e. la laborista kaj kamparana klasoj
kaj intelektula tavolo) jam ne povas ampleksi chiujn socitavolojn
kaj precipe la nove naskighintajn. Chinio nun havas fundamentan
strukturon de moderna socio.
Fono
de naskigho de nova socitavolo
Komence de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento
china gvidanto Deng Xiaoping alvokis "Richighu!"
kaj sub lia gvido la miliardo da chinoj suriris la vojon de
ekonomia reformado, sekve de tio la socia strukturo de Chinio
ekhavis grandskalan shanghighon. Kaj iom post iom grandighis
diferenco ne nur inter la richaj familioj kaj la malrichaj,
sed ankau inter la richaj entreprenoj kaj la malrichaj, richaj
urboj kaj la malrichaj. Estas pli grave, ke chiuj chinoj iom
post iom akceptis tiun shanghighon.
En la mezo de la 90-aj jaroj Chinio eniris en
la merkatan ekonomion, kio faris profundan influon sur la
vivo de chiuj chinoj. En la mezo kaj fino de la 90-aj jaroj,
kiam la tutmonda ekonomio depresiis, la merkata ekonomio vigligis
la chinan socion kaj oni ekkonis la gravecon de richajhoj.
En 1997 la 15-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de
Chinio (KPCh) agnoskis, ke la privata ekonomio kaj privataj
entreprenoj estas grava konsistiga parto de la socialisma
merkata ekonomio, dank' al tio la privata ekonomio rapide
kreskis kaj aperis nova socitavolo kun granda vivforto. Tiu
socia tavolo disvolvighis rapide. La posedantoj de grandaj
richajhoj kaj iliaj sukcesoj estas respektataj kaj laudataj
de la tuta socio.
La 8-an de novembro, 2002, en la 16-a Tutlanda
Kongreso de KPCh, Jiang Zemin diris: "Kun profundigho
de la reformado kaj pordmalfermo kaj disvolvigho de la ekonomio
kaj kulturo la china laboristaro kreskas senchese kaj ghia
kvalito levighas. La laborista klaso, inkl. de la intelektuloj,
kaj la kamparanoj chiam estas rigardataj kiel fundamenta forto
por akceli disvolvighon de la progresa produkta forto de Chinio
kaj kompleta progreso de ghia socio. La fondintoj de privataj
entreprenoj kaj iliaj teknikistoj, administrantoj kaj teknikistoj
dungitaj de alilandaj entreprenoj, individuaj kaj privataj
entreprenistoj, dungitoj de la perantoj kaj liberalaj funkciuloj
konsistigas novan socian tavolon. Ili chiuj estas konstruantoj
de la socialisma afero kun chinaj trajtoj.
Nova
socitavolo
La nova socitavolo trapasis longan historian
periodon, kiam ghia statuso estas neklara. Komence oni ne
donis klaran nomon al tiu socitavolo, tamen ghi ludis ian
rolon en la medio de nova ekonomio kaj influas la tutan procedon
de la disvolvigho de la merkata ekonomio. Ghia sana kresko
konfirmis ghian fortan vivipovon.
"Pri la nunaj sociaj tavoloj de Chinio"
estas grava esplora temo de la China Akademio de Sociaj Sciencoj.
Post 3-jara esplorado fakuloj akiris multe da fidindaj donitajhoj.
Surbaze de la profesioj, kaj prenante posedantecon de la fontoj
de organizado, ekonomio kaj kulturo kiel normon, ili dividis
la tutan chinan socion en 10 sociajn tavolojn, t.e. administrantoj
de la shtato kaj socio, administrantoj de entreprenoj, administrantoj
de privataj entreprenoj, fakaj teknikistoj, oficistoj, privataj
industri-komercistoj, komercaj servantoj, industriaj laboristoj,
kamparaj laborantoj kaj senlaboruloj kaj duonsenlaboruloj
de la urboj kaj vilaghoj. Tiu rezulto montrighas ankau en
koncernaj partoj de la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh, kiu
okazis fine de 2002.
Novaj
reprezentantoj
La socia progreso komencighis en la periodo,
kiam naskighas novaj sociaj tavoloj kaj oni liveras al ghia
levigho idealan spacon. La 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh
reviziis la statuton de KPCh kaj aldonis novan enhavon pri
"tri reprezentoj". La nova statuto montras, ke la
Komunista Partio de Chinio estas reprezentanto ankau de la
avangardo de la nova socitavolo.
Oni klare vidas, ke en la nova socitavolo la
teknikistoj, administrantoj, akademiaj esploristoj ludas gravan
rolon en la ekonomio.
Prezidanto de la direktoraro de la Kompanio (Grupo)
Legend Liu Chuanzhi, ghenerala direktoro de la Kompanio (Grupo)
Haier Zhang Ruimin kaj eminenta administranto de privata entrepreno
Qiu Jizong, kiel reprezentantoj de entreprenoj kaj de la kompartianoj,
cheestis la 16-an Tutlandan Kongreson de KPCh.
La ekzemploj chiam staris che la fronto de la
historio. En la socialisma konstruado multe da administrantoj
de privataj scienc-teknikaj entreprenoj kaj eminentaj intelektuloj,
kiuj finis sian studon eksterlande kaj revenis en la patrion,
farighis personoj atentataj de la jhurnalistaro. La nova medio
donis al ili favorajn kondichojn. Ilia konduto estas konscia
kaj iliaj propraj interesoj strikte rilatas al la shtataj.
Kapitalo jam farighis unu el la gravaj fontoj
de nelabor-enspezoj, kion konfirmis la 16-a Tutlanda Kongreso
de KPCh, kaj tute ne estas mirinde, ke administrantoj de privataj
entreprenoj alighis al KPCh.
Toleremo
kaj progreso
Oni ne devas jughi la socian pozicion sole lau
richajhoj. En la pasintaj jarmiloj multe da chinoj richighis
pro privilegio, sed nun oni rigardas la homojn, kiuj richighis
pro laulegha entreprenado kaj akumulado, kiel signon de la
socia progreso. La china socio iras al toleremo el diversaj
konfliktoj kaj tion atestas konfirmigho de diversaj socitavoloj.
Tio metis bazon al regula progreso de la socio. Rudimento
de modernaj socitavoloj jam formighis en Chinio. La racieco
de la socitavoloj ja montras sin en nediskriminacio kontrau
la sociaj statusoj kaj en efika kontrola sistemo.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|