Februare
de 2002 la publiko de Fujian-provinco estis forte skuita de
anonco de la Konstanta Komitato de ghia Popola Kongreso.
La anonco petas projektojn de leghodonado en
la provinco. Lau la anonco chiuj establoj kaj loghantoj rajtas
prezenti proponon al la provinca popola kongreso pri leghodonado,
inkl. de la enhavo de leghoj, iliaj neceso kaj praktikebleco.
La problemoj multe atentataj de la socio estos rigardataj
kiel projektoj por la loka leghodonado.
Tio markis, ke Chinio faris grandan impeton survoje
de publika leghodonado.
Ghin tuj sekvis la provincoj Yunnan kaj Gansu
kaj urbo Nankino.
Oni
diris, ke antaue la leghofarantoj decidis chion, sed nun la
popolo ne nur scias leghodonadon, sed ankau faras siajn proponojn.
Al
pli multe da homoj
Nun ne nur la tutlanda kaj lokaj popolaj kongresoj,
sed ankau la Shtata Konsilantaro kaj multaj ministrejoj kaj
komisionoj malfermis sian pordon en leghodonado kaj ellaboro
de reguloj, statutoj kaj difinoj.
Antau 5 jaroj la Konstanta Komitato de la 9-a
Tutlanda Popola Kongreso publikigis la "Leghon de la
China Popola Respubliko pri Ter-administrado (projekto)"
por publike kolekti opiniojn kaj en malpli ol du monatoj ricevis
611 leterojn de la popolo.
Post tio la Konstanta Komitato de la Tutlanda
Popola Kongreso publike kolektis opiniojn pri la reviziita
projekto de la Organiza Legho de la Vilaghana Komitato kaj
tiu de Geedzigha Legho.
Nun ankau la registaraj departementoj multe auskultas
la popolan vochon koncerne ellaboron de administraj reguloj.
La 21-an de junio, 2001, la Ministerio pri Teritorio
de Chinio la unua kolektis opiniojn pri ellaboro de novaj
reguloj kaj publikigis la plenan tekston de la "Metodoj
de Rekvizicio de Kampo (projekto)". Ghi serioze konigis
la tutan socion: "Ni atendas la vochon de la popolanoj
kaj precipe de la kamparanoj. Por tio estas neniu tabuo nek
unuigita vocho. Ni publikigos chiujn rimarkigojn de la popolo
en gazetoj."
Post unu jaro la Shtata Konsilantaro publikigis
la "Regulojn pri Plansetleja Administrado (projekto)"
oktobre de 2002. Oni diris, ke tio estas la unua fojo, ke
la Shtata Konsilantaro publike kolektas opiniojn de la socio.
En 20 tagoj pli ol 200 leteroj atingis la leghodonan oficejon
de la Shtata Konsilantaro.
Diversformaj
kunvenoj
Septembre de 1999 naskighis tute nova leghodona
metodo en Guangdong-provinco. Oni tiam okazigis kunvenon por
kolekti popolajn opiniojn. Pli ol 20 direktoroj de konstruaj
kompanioj kaj profesoroj de arkitektura fakultato cheestis
la kunvenon por jughi la "Regulojn pri Administrado de
Adjudiko de Konstruajhoj en Guangdong-provinco" kaj ili
faris multe da utilaj proponoj.
Krom la supre menciita kunveno oni okazigis ankau
alispecajn kunvenojn. Por ellabori Leghon pri Protekto de
la Historiaj Objektoj la kunvenoj ludis gravan rolon. Arkeologoj
varme diskutis pri multe da problemoj. Ili montris kompletajn
kaj autoritatajn opiniojn por revizio de la legho.
Auskulti
proponojn de la vastaj popolamasoj
"En revizio de la 'Legho pri Geedzigho'
la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso akceptis
multe da proponoj de popolanoj," diris respondeculo de
le legha komisiono de la Konstanta Komitato de la Tutlanda
Popola Kongreso.
En 2001 oni publikigis la reviziitan projekton
de la "Legho pri Geedzigho" kaj kolektis opiniojn
de la popolanoj. Multe da chinaj loghantoj partoprenis la
diskuton kaj faris siajn proponojn. En pli ol unu monato la
komitato ricevis 3829 leterojn de la popolo.
En la pasintaj jaroj la china popolo partoprenis
la varman diskuton kaj faris siajn rimarkigojn pri chiuj artikoloj
kaj iuj ech faris sian proponon por komplete shanghi la projekton.
La popola kongreso serioze taksis tiujn proponojn kaj akceptis
multe el ili.
Kun partopreno de la popolo la leghodonado havas
klaran celon kaj la ellaboritaj leghoj estas altnivelaj, kio
multe akcelas la demokratiigon de la china socio.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|