La
inauguro de la Unua Sesio de la 10-a China Popola Politika
Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) profunde impresis alilandajn
diplomatojn en Chinio.
Konsilanto de la Lesota Ambasadorejo en Chinio
diris: "Mi scias, ke tiu sesio elektos novajn gvidantojn.
Ghi estas tre grava. Mi deziras sukceson al ghi."
Meksikia ambasadoro en Chinio montris sian miron
pri la politika stabileco kaj ekonomia disvolvigho de Chinio.
Li bone konas la chinan historion. Li diris: "La prospero
de la nuna Chinio impresas min, kiel la prospera Tang-dinastio."
Li diris, ke sesio de ChPPIK estas bona metodo por prezenti
proponojn al la shtato. La chi-foja sesio estas tre grava."
Rusa ambasadoro en Chinio, kiu unuafoje cheestis
la sesion kiel auskultanto, diris: "Tio estas unua fojo
por mi apudesti al sesio. Shajnas al mi, ke ghi estas la plej
bona kunveno por mi."
Konsilanto de la Kuba Ambasadorejo en Chinio
raportis plurfoje pri ChPPIK en la 80-aj jaroj de la pasinta
jarcento kiel jhurnalisto. Li diris, ke la reformado de Chinio
profundighas kaj la ekonomio stabile disvolvighas. Tio estas
lerninda por multaj landoj. Chinio disvolvighas bone."
Krome, respondeculoj de internaciaj ekonomiaj
establoj en Pekino cheestis la sesion kiel auskultantoj. Oficisto
de la agentejo de la Azia Disvolva Banko en Chinio diris:
"La varma diskuto pri shtataj aferoj estas utila por
pli bona disvolvigho de la shtato. Mi laboris 3 jarojn en
Chinio kaj interesighas precipe pri du problemoj, t.e. nuligo
de malricheco kaj tio, chu la politikoj praktikotaj de novaj
gvidantoj utilas al kresko de alilandaj kapitaloj en Chinio,
post ghia membrigho al la Monda Komerca Organizo."
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|