"Kun
granda intereso mi atendas shanghighon de chinaj gvidantoj
kaj volas propraokule vidi novajn gvidantojn de Chinio,"
diris jhurnalistino el Slovenio post ricevo de legitimajho
pri intervjuo.
Shi diris, ke shi volas kiel eble plej rapide
scii nomumon de la china gvidanto de ekstera komerco kaj instalon
de la ministerio de ekstera ekonomio kaj komerco, char tio
estas tre grava por la kunlaboro ekonomia kaj komerca inter
Chinio kaj Slovenio. Shi kredis, ke la china politiko pri
ekonomia reformado, pordmalfermo kaj konstruo de bonhava socio
en chiuj flankoj komplete praktikighos en Chinio kaj la gravaj
politikoj de Chinio estos daure praktikataj.
Fan Dongsheng, direktoro de jhurnalo "Elmigrintoj"
el Nov-Jorko, diris, ke la elmigrintaj chinoj direktis grandan
atenton al tiu chi kongreso. Kaj la jhurnalo certe ghustatempe
konigos al ili la freshajn informojn de la du sesioj. Oficisto
de la informa centro de la du sesioj diris, ke alilandaj jhurnalistoj
zorgas ankau pri la reformado de la registaraj organoj, shanghigho
de la popola kongreso, revizio de la konstitucio, restauro
de la ekonomio de Hongkong, navigacio, komerco kaj poshtado
inter Taiwan kaj la cheftero de Chinio.
Ankau iuj subitaj okazajhoj, kia tertremo en
Xinjiang, estas atentataj de la jhurnalistoj.
Ghis antautagmezo de la unua de marto pli ol
500 alilandaj jhurnalistoj de 187 amaskomunikiloj el 40 landoj
anoncis sin por viziti la du sesiojn, el ili 63 speciale veturis
por la vizito. 293 jhurnalistoj de 55 amaskomunikiloj el Hongkong,
Makao kaj Taiwan anoncis sin por la vizito.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|