Nun
la chinoj plej multe babilas pri bonhavo.
En la lastaj 5 jaroj stabile kreskis la enspezo
de la chinoj, prosperis la merkato, rimarkinde levighis la
kvalito de la vivo de la popolo, kaj evidentighis la rezulto
de la konstruo de sistemo de socia garantio. Granda parto
de la chinoj jam atingis bonhavon.
Realighis
bonhavo
S-ino Guo hezitis en memservejo elektante trinkajhon,
char antau shi estas multaj specoj da trinkajhoj: minerala
akvo, distilita akvo, tetrinkajho, fruktosuko, kokakoloˇ Shi
ne povis decidi, kion shi achetos. Shi diris, ke sole trinkajhoj
havas tiel multe da specoj, sed antaue tion shi ne povis imagi.
Eble tiu faceto spegulis la grandan shanghighon de la vivo
en la pasintaj 5 jaroj.
En la pasintaj 5 jaroj la nacia ekonomio de Chinio
efektivigis dauran, rapidan kaj sanan kreskon, kaj la popola
vivo ghenerale atingis bonhavan nivelon. En 2002 la pokapa
disponebla enspezo de la urbanoj atingis 7000 juanojn, kaj
tiu de la kamparanoj - chirkau 2500 juanojn. La plasita mono
de la urbanoj kaj kamparanoj kreskis de 5500 miliardoj da
juanoj en 1998 al 8700 miliardoj da juanoj en 2002.
En 1998 triono de la varoj superis la bezonon
kaj en 2002 88%.
Post
gheneraligho de fridujo, kolora televidilo kaj lavmashino,
eskaladis la konsuma strukturo de la urbanoj. Post posedo
de klimatizilo, komputoro kaj poshtelefono, oni turnis sian
atenton al loghdomo kaj automobilo. En la lasta jaro 1.1 milionoj
da autoj estis venditaj, kaj duono el ili estis achetita de
privatuloj.
Turismo jam farighis nova modo. En la ferioj de
la Nacia Festo en oktobro de la pasinta jaro 182.69 milionoj
da chinoj turismis en kaj ekster la lando. Elspezo de la urbanoj
por turismo en 2002 estis duoblo de tiu en 1998.
Engel-koeficiento pli elokvente pruvis tion.
En 2002 Engel-koeficiento de la urbanoj de Chinio jam mallevighis
sub 40%, dum tiu en la kamparo - malpli ol 50%. He Keng, reprezentanto
de la Tutlanda Popola Kongreso kaj vicestro de la Shtata Statistika
Buroo, opiniis, ke la konsuma nivelo de la urbanoj jam atingis
tiun de bonhavighintoj, kaj la kamparanoj jam solvis la problemon
de mangho kaj frontas la problemojn de edukado, kulturo kaj
konsumajhoj longe uzeblaj.
Laueble
multigi laborpostenojn kaj kompletigi socian garantion
S-ino Chen Xiaoping estas nova reprezentanto
de la Tutlanda Popola Kongreso el Fuzhou, chefurbo de Fujian-provinco.
Kiam shi perdis laboron, shi falis en grandan chagrenon. Sed
sub la helpo de la loka registaro shi fondis manghajho-kompanion
kaj dungis pli ol 60 senlaborulojn. Shi diris: "Mi shuldas
mian sukceson al la registaro kaj ghiaj bonaj politikoj pri
relaborigo de senlaboruloj."
Dungigho estas la plej grava afero por la popolo.
La china registaro tre akcentas labordonadon kaj relaborigon
de senlaboruloj. En 1998 kaj 2002 Chinio okazigis dufoje tutlandan
kunvenon pri labordonado kaj relaborigo. En la lastaj 5 jaroj
oni pretigis 8 milionojn da laborpostenoj tra la tuta lando,
18 milionoj el la 26 milionoj da senlaboruloj rehavis laboron,
kaj la registrita senlaboreco estis limigita je malpli ol
4%.
En la pasintaj 5 jaroj multe progresis la konstruado
de sistemo de socia garantio de Chinio. En 1998 la Centra
Registaro postulis "du minimumajn garantiojn", nome
akurate kaj laumonate doni pension al emeritoj de entreprenoj
kaj garantii minimuman vivtenadon por la senlaboruloj de shtataj
entreprenoj. En la lastaj 5 jaroj 90% de la 26 milionoj da
laborperdintoj de shtataj entreprenoj akiris monsumon por
minimuma vivtenado kaj pli ol 30 milionoj da emeritoj de entreprenoj
akurate ricevis pension.
Samtempe kun tio, la registaro pluapashe klopodas
por kompletigi la sistemon pri maljunula vivtenado, senlaboreco,
kuraca asekuro kaj minimuma garantio. Ghis la fino de 2002
pli ol 100 milionoj da homoj alighis al fundamenta maljuneca
asekuro kaj senlaboreca asekuro, 94 milionoj da laboruloj
alighis al kuraca asekuro, kaj 20 milionoj da urbanoj estis
garantiataj je minimuma vivnivelo.
Chiam
meti la popolajn interesojn sur la unuan lokon
Huang Yukui, reprezentanto de la Tutlanda Popola
Kongreso, estas sekretario de la filio de la Komunista Partio
de Chinio de la montvilagho Jianbalahuang de Liaoning-provinco.
Lia vilagho estis fama pro malricheco kaj junuloj longe restis
frauloj pro tio. En 1999 la Centra Registaro faris reguligadon
al la ekonomia strukturo de la kamparo. La vilaghanoj starigis
forcejojn por kulturi legomojn. Dank' al tio la vilaghanoj
akiris monon, konstruis novajn domojn kaj achetis motorciklojn.
La china registaro chiam metas la plibonigon
de la popola vivo sur la unua lokon en sia ekonomia laboro.
En la pasintaj 5 jaroj la Shtata Konsilantaro de Chinio ellaboris
serion da politikoj favoraj al la popolo:
Persisti en la politiko "akceli enlandan
bezonon", praktiki pozitivan financan politikon kaj stabilan
monan politikon, grandigi investadon, instigi konsumadonˇ
Chinio venkis la azian financan krizon kaj malfavoran influon
de malstabileco de la monda ekonomio kaj garantiis kompare
rapidan kreskon de la ekonomio kaj metis la bazon por plibonigo
de la popola vivo. La shtato multe investis fundamentajn vorkojn
por akvoadministrado, trafiko, telekomuniko, fuelo kaj mediprotektado.
De 1998 la investo en obligacia formo por agrikulturo, forstumado
kaj akvoadministrado atingis 186 miliardojn da juanoj, egale
al tiu farita en 1949-1998.
Praktiki la strategion de granda disvolvo de
la okcidento de Chinio. En 2000 la shtato investis 70 miliardojn
da juanoj por la disvolvo de la okcidento. Komencighis konstruado
de transsendo de naturgaso de la okcidento al la oriento,
transmisio de elktro de la okcidento al la oriento kaj la
konstruado de Qinghai-Tibeta Fervojo.
Kamparanoj konsistigas 60% de la tuta loghantaro
de Chinio. Por altigi enspezon de la kamparanoj, krom malfermi
kanalojn por multigi enspezon, oni ankau devas malpezigi la
sharghon de la kamparanoj. Nun la imposta reformado en la
kamparo cele malpezigi la sharghon de la kamparanoj estas
stabile antauenpushata.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|