Chiufoje, antau la sesioj de la popola kongreso
kaj la politika interkonsiligha konferenco, la china registaro
tre atentis, kion la popolo zorgis en la lasta tempo, por
ellabori respondajn politikojn por solvi tiujn problemojn.
Sube estas 9 deziroj de la china popolo.
Kompletigi
socian garantion
Multaj kripluloj, malsanuloj
kaj homoj perdintaj laborkapablon akiris minimuman vivtenadon
de la socia garantio, sed parto de tiu homgrupo ne ghuas socian
garantion kaj deziras minimuman vivtenadon de la socio.
Bonhavigi
ankau la kamparanojn
En la lastaj jaroj grandighis
la diferenco de la enspezoj de la urbanoj kaj kamparanoj.
Bonhavigi la kamparanojn ests malfacila tasko por efektivigi
la celon chiuflanke konstrui bonhavan socion.
Pretigi
pli da laborpostenoj por senlaboruloj
Chi-jare Chinio havigos 9.5
milionojn da laborpostenoj kaj la registrita senlaboreco en
urboj estos limigita je 4.5%. La popolo deziras pli multajn
laborpostenojn.
Malaltigi
prezon de loghdomo
Prezo de loghdomo en Pekino
estas terure alta! La ordinaraj chinoj deziras, ke domkosto
konformu al ilia enspezo.
Malaltigi
pagon por edukado
La chinoj tro multe pagas por
la edukado de la infano. Ili esperas malaltigi pagon por la
edukado de la infano.
Faciligi
kuracadon
Por viziti bonan kuraciston,
oni devas ellitighi antau tagigho kaj longe atendi en hospitalo.
La popolo deziras faciligi kuracadon.
Kulturi
honestecon
La akciuloj deziras honestecon
en la akcia merkato.
Eviti
akcidenton
Iuj entreprenoj neglektas sekurecon
en produktado, kio kauzis malfelichon al laboristoj. Laboristoj
esperas, ke ili laboros en sekura medio.
Fortigi
batalon kontrau koruptigho
Malgrau batalo kontrau koruptigho
en la lastaj jaroj, koruptigho ankorau obstine dauras, kaj
la popolo atendas pli fortan batalon kontrau ghi.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|