S-ro
Michel Bricout, iama financa estro de Peugeot-Grupo, en 1998
ekfunkciis kiel chefo de la internacia sekcio de la kompanio
Citroen. Fine de 2002 li diris al china raportisto: "Mi
pasigis mian duonvivon en Europo. En 1986, kiam Hispanio alighis
al la Europa Komunumo, mi funkciis en Hispanio kaj spertis,
kian energion havis la hispanoj por malfermi sin al la tuta
Europo. Antau 4 jaroj mi nomumis min chefo de la internacia
sekcio kaj mi havis la shancon viziti plurfoje Chinion. Nun
Chinio havas pli altan energion ol la tiama Hispanio, unuvorte,
Chinio nun brakumas la tutan mondon. Komence de la 30-aj jaroj
de la pasinta jarcento Citroen okazigis ralion "Vojagho
al Azio" kun Chinio kiel la celo. Kaj ghia fervoro pri
Chinio antau 70 jaroj farighis bela realo hodiau."
Citroen estas automobila kompanio de Peugeot-grupo.
Ghi esploris eblecon de kunlaboro kun Chinio en 1987 kaj post
kelkjara penado trovis idealan kompanon, autan kompanion Dongfeng
en Hubei-provinco, Chinio. La du kompanioj kune fondis limigitan
kompanion de autoj en 1992.
En la pasintaj 10 jaroj Citroen faris intiman
kunlaboron kun sia china kompano. En 1998 la kompanio enkondukis
en Chinion sian eminentan auton Citroen ZX kaj en Chinio produktighis
novaj automobiloj Fukang ZX kaj ghis nun oni jam vendis 230
mil tiajn automobilojn. Fine de septembro de 2002 ghi okupis
7.7% de la automobila merkato de Chinio. S-ro Michel Bricout
atribuas sian sukceson al la chiam plibonighanta medio por
investado.
En sia ofta kontakto kun gvidantoj de la china
automobila industrio, la francaj entreprenistoj trovis, ke
la chinaj kompanoj bone scias la tendencon de la china kaj
alilanda automobila merkato kaj interesighas pri la sekureco
kaj mediprotekta funkcio de autoj kaj ankau pri disvolvigho
de elektraj automobiloj. Tiamaniere Peugeot-grupo profunde
kontaktas chinajn kompanojn. Antau kelkaj jaroj en chiuj sekcioj
de la kompanio funkciis du estroj, unu chino kaj unu franco,
sed nun tiu du-estra sistemo jam nulighis, char la du flankoj
havas pli kaj pli multe da komunaj scioj kaj ne plu ekzistas
malfacilo en la reciproka kompreno.
Dank' al popularigho de televidiloj, gazetoj
kaj interreto rapide disvastighas informoj pri novaj teknologioj
kaj produktajhoj. Hodiau chinaj konsumantoj bone scias la
novajn markojn kaj modelojn de la mondaj automobiloj kaj havas
altan normon rilate teknologion de la produktajhoj. Chi-flanke
ili havas neniun distancon de la okcidentaj konsumantoj. Ghuste
pro bezono de la china merkato alilandaj investantoj turnas
grandan atenton al produkto de novaj tipoj de automobiloj
por vendi ilin sur la china merkato.
Pro sia plena fido al la investa medio de Chinio
Peugeot-grupo decidis perfektigi sian strategion de investado
en Chinio. Oktobre de 2002 ghi kaj Dongfeng-kompanio subskribis
en Pekino interkonsenton por plia investo, lau kiu la franca
grupo investos 123 milionojn da euroj al la Hubei-a kompanio
kaj la franca grupo intencis transporti du platformojn de
nova tipo de automobilo al Chinio: Unu por tipo Peugeot-307,
kaj la alia -- por mikroautoj.
S-ro Michel Bricout diris: "Mi deziras grandajn
sukcesojn al la Pekinaj Olimpikoj en 2008 kaj la Shanhaja
Monda Ekspozicio en 2010, char tio estas bona shanco ne nur
por Chinio, sed ankau por Citroen kaj chiuj aliaj entreprenoj,
kiuj volas kunlabori kun Chinio."
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|