La raporto de la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh
difinis celon konstrui la bonhavan socion en chiuj flankoj.
Chinio planas konstrui en la unuaj 20 jaroj de chi jarcento
la bonhavan socion en chiuj flankoj, nome la ekonomio disvolvighos,
demokratio perfektighos, sciencoj kaj edukado antauenpushighos,
kulturo prosperighos kaj popola vivo pli kaj pli richighos.
En la jaro 2020 Chinio realigos industriigon kaj konstruos
ekonomian sistemon perfektan, pli viglan kaj malferman
La loghantaro de la urboj multe grandighos, kaj
reduktighos la diferencoj de vivnivelo inter laboristoj kaj
kamparanoj, inter urbo kaj kamparo kaj inter regionoj. Bonighos
la soci-garantia sistemo. Enoficigo bone plenumighos, havajhoj
de chinoj multighos, kaj ili vivos richan vivon.
La celo de Chinio konstrui bonhavan socion en
chiuj flankoj estas jene:
1. La totala enlanda produktovaloro en la jaro
2020 kvaroblighos kompare kun tiu de la jaro 2000, nome ghi
superos 4 mil miliarodojn da usonaj dolaroj.
2. Bonighos la socialisma demokratio, perfektighos
la socialisma legha sistemo. Realighos projekto pri administrado
de la shtato lau legho en chiuj flankoj. Politiko, ekonomio
kaj kulturo de la popolo estos respektataj kaj garantiataj.
Perfektighos demokratio de la popolo. La socio estos en bona
ordo kaj la popolo vivos felichan vivon.
3. Altighos kvalitoj de ideologio kaj virto,
de kulturo kaj scienco kaj de korpoj de la popolo. Formighos
perfekta sistemo de eduko, scienc-teknika novkrea sistemo
kaj sistemo de korpofortigo kaj kuraco de la popolo. Oni popularigos
edukadon de supera mezlernejo kaj eliminos analfabetecon.
Formighos la lernema socio, en kiu chiuj lernos kaj lernos
dum la tuta vivo.
4. Fortighos la kapablo de daura disvolvo, bonighos
la ekologia medio, altighos la utiligebleco de richfontoj
kaj akcelighos harmonio inter homoj kaj naturo.
En la mondo trovighas du kriterioj de bonhava
vivo: unu rilatas la konsuman strukturon de la popolo, nome
la konsumo de manghajhoj okupas malpli ol 50% de la totala
konsumo (Engel-koeficiento) kaj la alia prenas la totalan
enlandan produktovaloron kiel referencon. Chinio aplikas la
duan.
En la jaro 1991 la China Statistika Buroo kaj
rilataj organoj difinis 16 bazajn normojn pri bonhava vivo:
1. La pokapa totala enlanda produktovaloro atingas
2500 juanojn egalajn al 900 usonaj dolaroj lau la tarifo de
la jaro 1980;
2. La pokapa disponebla enspezo de urbanoj atingas
2400 juanojn egalajn al 857 usonaj dolaroj lau la tarifo de
la jaro 1980;
3. La neta enspezo de kamparanoj atingas 1200
juanojn egalajn al 428 usonaj dolaroj lau la tarifo de la
jaro 1980;
4. La pokapa plank-areo de loghdomo de urbanoj
atingas 12 kvadratajn metrojn;
5. La pokapa plank-areo de loghdomo kun shtal-ligna
strukturo de kamparanoj atingas 15 kvadratajn metrojn;
6. La pokapa kvanto de proteino en la chiutaga
manghajho atingas 75 gramojn;
7. La pokapa areo de pavimita vojo de urbanoj
atingas 8 kvadratajn metrojn;
8. Shoseoj kondukas al 85% de la vilaghoj;
9. Engel-koeficiento estas 50%;
10. Edukitaj plenkreskuloj konsistigas 85% de
la totala longhataro;
11. La meza vivdauro atingas 70 jarojn;
12. La mortokvanto de beboj estas malpli ol 3.1%;
13. La elspezo por eduko kaj amuzo konsistigas
11% de la totala konsumo;
14. 100% de familioj havas televidilon;
15. Forstoj kovras 15% de la totala areo;
16. Primara higieno kaj sanprotekto efektivighas
en 100% de la gubernioj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|