La
5-an de marto, 2003, china chefministro Zhu Rongji diris en
sia laborraporto en la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola
Kongreso, ke en la pasintaj 5 jaroj Chinio atingis grandajn
sukcesojn ne facile, tamen oni devas esti sobraj, ke en la
ekonomio kaj socia vivo ankorau estas iuj elstaraj malfaciloj
kaj problemoj: Malgranda estas la konsumado interne de la
lando kaj la livera strukturo ne konformas al la shanghigho
de la merkata bezono. La enspezo de la kamparanoj kaj iuj
urbanoj levighis malrapide, plimultighas senlaboruloj kaj
iuj loghantoj havas kompare grandan malfacilon en la chiutaga
vivo, la rilatoj inter la enspezo kaj distribuo ankorau ne
estas raciaj. La tasko de reformado de la shtataj entreprenoj
estas peza kaj la ordo de merkata ekonomio devas esti daure
plibonigata kaj bonordigata. Foje kaj foje okazas gravaj produktaj
akcidentoj kaj ie la socia sekureco estas ne bona, ie la ekologia
medio malbonighas. Iuj shtataj oficistoj apartighas de la
popolamaso kaj estas seriozaj formalismo, burokratismo, fanfaronado,
dibochado kaj malshparemo, ie estas serioza la korupto. Tiuj
problemoj estas au heredataj au malfacile eviteblaj en la
tempo de shangho de la sistemoj kaj struktura reguligo au
okazas pro nia fusha laboro. En la estonteco ni devas alpreni
taugajn rimedojn por solvi tiujn problemojn.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|