Chinio elmetis celas chiuflankan konstruon de
bonhava socio en la unuaj 20 jaroj de la kuranta jarcento.
Kamparanoj en Chinio konsistigas pli ol 60% de ghia tuta loghantaro,
kaj efektivigo de bonhavigho de la china kamparo estas tre
peza kaj malfacila laboro. Chinio ne povos atingi bonhavighon
sen bonhavigho de la kamparo.
 Efektiva
stato de la kamparanoj
Kiel vivas la chinaj kamparanoj? Multaj prizorgas
tiun demandon, post kiam Chinio elmetis la taskon de chiuflanka
konstruo de bonhava socio.
Statistiko de la Shtata Statistika Buroo montras,
ke 22.8% de la 807.39 milionoj da kamparanoj vivas sub la
minimuma vivnivelo; 63.2% vivas inter la minimuma nivelo kaj
la bonhava nivelo; 3.7% - inter bonhava kaj kompare richa
nivelo, kaj nur 0.3% - super la kompare richa nivelo.
Han Xingdao, kamparano de Dalian, multe profitis
de komercado en urbo kaj farighis privata entreprenisto posedanta
dek milionojn da juanoj. Por helpi la hejmvilaghon liberighi
de malricheco, li fermis sian kompanion kaj investis sian
hejmvilaghon. Dank' al lia helpo la vilagho liberighis de
malricheco kaj farighis turisma loko de agrikultura ekologio
tre fama en Dalian.
Ye
Gengsheng, 58-jara kamparano de Zhenjiang de Jiangsu-provinco,
komencis bredi fishojn kaj anasojn en 1989. Ghis 2000 li jam
havis pli ol 100 mil juanojn. Engel-koeficiento de lia familio
en la periodo de januaro ghis oktobro de 2002 estis 29%.
Lau la difino de la china registaro, pokapa jara
enspezo de pli ol 3 mil usonaj dolaroj signifas richighon.
Do Han Xingdao kaj Ye Gengsheng jam atingis la normon. Sed
tiaj kamparanoj konsistigas nur 0.3% de la tuta kamparanaro.
Tiuj kamparanoj, kiuj vivas inter la minimuma
nivelo kaj la bunhava nivelo, enspezas 200-3000 usonaj dolaroj
chiujare.
Yang Yusheng, 40-jara kamparano de Lanxian-gubernio
de Shanxi-provinco, loghas en malalta kaj malvasta terkabano
septita en 3 partojn, konstruita en la 70-aj jaroj de la 20-a
jarcento. Krom elektrolampo li havas nenian elektran aparaton.
La valoro de lia tuta havajho ne superas 10 mil juanojn. Lia
familio vivtenas sin per maizo kaj poligono, kiujn ili mem
kulturas. Ili malofte manghas viandon. Lau la normo difinita
de la shtato, lia familio vivas sub la normo.
Tiaj malrichaj kamparanoj trovighas chefe en
125 malrichaj gubernioj en la provincoj Gansu, Guizhou, Yunnan,
Shanxi kaj Shaanxi kaj la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono,
kie la topografio estas komplika, klimato malbona, ekologio
malordigita, natura katastrofo ofta, trafiko malfacila kaj
informa kanalo preskau nula. En iuj lokoj serioze mankas akvo,
ke homoj kaj brutoj ech ne havas trinkakvon, en aliaj lokoj
mankas fuelo, kaj en triaj lokoj oni suferas seriozan endemion,
ekzemple demenco kaj ostoartrita deformigho. Malbonaj naturaj
kondichoj katenis disvolvighon de la ekonomio en iuj lokoj.
Chiuj alprenitaj rimedoj ne efikis pro la kruelaj naturaj
kondichoj. En jaro de bona rikolto la lokanoj povas vivi en
minimuma nivelo, sed en katastrofa jaro, ili ne povas havi
minimuman vivtenadon. La china registaro tre zorgas tiun homgrupon.
Granda
diferenco inter la enspezoj
Ghenerale enspezo de la kamparanoj estas malalta.
Shtata statistiko montras, ke la skalo de enspezoj de la kamparanoj
kaj urbanoj estas 1:5, au ech 1:6. En 2002 la chinaj kamparanoj
enspezis averaghe 2366 juanojn, dum la urbanoj - 6860 juanojn.
Fakte parto de la enspezo de la kamparanoj estas objektoj,
sed ne mono. La kamparanoj uzas 1800 juanojn por acheti, meznombre
chiumonate 150 juanojn, kaj 20% de tiu sumo estas uzataj por
produktado en la venonta jaro, nome por acheti semojn, insekticidon,
kemisterkon, dizel-oleon k.a. Se oni enkalkulos la bonstatigajn
enspezojn de la urbanoj, la skalo de la enspezoj de la kamparanoj
kaj urbanoj estas 1:6.
Krome enspezoj de la kamparanoj diferencas ankau
pro malsamaj regionoj. Statistiko de la Shtata Statistika
Buroo montras, ke en la oriento de Chinio gheneralighis la
bonhava vivo de la kamparanoj, sed en la mezo de Chinio 78%
de la kamparanoj vivas bonhavan vivon, kaj en la okcidento
nur 56%.
Rimedoj
por altigi enspezon
Unue profundigi reformadon en la kamparo, perfektigi
kontraktan sistemon kaj praktiki la "Leghon de Laukontrakta
Kulturado de Tero en la Kamparo" kaj doni al la kamparanoj
rajton de uzo de tero por longa tempo. Due, preni disvolvon
de altkvalita, altprodukta, altefika, ekologia kaj sekura
agrikulturo kiel la kernon, kaj preni antauenpushon de agrikultura
modernigho kiel la bazan celon. Trie, multigi investon kaj
helpon al la kampara ekonomio kaj socia afero, kaj jaro post
jaro multigi agrikulturosubtenan kapitalon. Kvare, pli multe
helpi la malrichajn lokojn liberighi de malricheco. Kvine,
fortigi la konstruon de la bazaj organizoj de la Kompartio.
Sese, pluapashe kompletigi la refomadon de la impostado en
la kamparo, pasho post pasho redukti au nuligi imposton super
specialaj produktoj de agrikulturo, racie reguligi la skalon
de urbetoj kaj vilaghoj, malpezigi la sharghon kaj altigi
enspezon de la kamparanoj.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|