En la nomlisto de la membroj de la 10-a China
Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) oni legis
nomojn de 4 superaj oficistoj de fremdkapitalaj entreprenoj:
s-ro Cai Guoxiong, vicprezidanto de Motorola-kompanio, s-ino
Chen Qiufang, ghenerala direktoro de la Shanhaja Pepsi-Cola-kompanio,
s-ro Zhang Hongli, ghenerala direktoro de la Germana Banko
en Chinio, kaj s-ro Chen Qiwei, ghenerala direktoro de la
Shanhaja Filio de Kokakola-kompanio.
"Antaue mi rigardis Chinion el la starpunkto
de translanda kompanio, kaj nun mi observas kaj esploras Chinion
kaj disvolvighon de fremdkapitala entrepreno kiel membro de
la Tutlanda Komitato de ChPPIK," diris Cai Guoxing el
Hongkong. "Kvankam mi venis de usona kompanio, tamen
mi esprimas opiniojn kaj konsilojn en la nomo de chiuj fremdkapitalaj
entreprenoj de Chinio."
Lau la disvolvigho de la china socio kaj ekonomio
kaj evoluo de la socitavoloj, ChPPIK ghustatempe ensorbis
reprezentantojn de novaj socitavoloj kaj homgrupoj kaj unuafoje
superajn oficistojn de fremdkapitalaj entreprenoj. Unu el
la gvidantoj de ChPPIK diris: "Tio montras la vastan
reprezentantecon de nia ChPPIK."
Observantoj opinias, ke superaj oficistoj de
fremdkapitalaj entreprenoj membrighas al la Tutlanda Komitato
de ChPPIK por kune interkonsilighi pri la shtataj aferoj,
tio povas esti rigardata kiel unu el la eventoj markantaj
la novan stilon de la china politiko.
Nun funkcias en Chinio 420 mil da fremdkapitalaj
entreprenoj, kiuj altiris 52 miliardojn da usonaj dolaroj
en la pasinta jaro. La sumo okupas la unuan lokon en la mondo.
Fremdkapitalaj entreprenoj grave kontribuis al la akcelo de
la moderniga konstruado de Chinio kaj farighis nesubtaksebla
forto. Zhang Hongli diris: "Ascendo de superaj oficistoj
de fremdkapitalaj entreprenoj markas potencighon de fremdkapitalaj
entreprenoj en Chinio. Ankau superaj oficistoj de fremdkapitalaj
entreprenoj, posedantoj de neshtataj entreprenoj kaj novaj
socitavoloj estas konstruantoj de socialismo de Chinio. Nia
membrigho al ChPPIK signifas konfirmon pri ni kaj ni sentas
fieron kaj ghojon."
La 38-jara Zhang Hongli diris: "ChPPIK ludas
pli kaj pli grandan rolon en la evoluo de la china socio.
Multaj amikoj petis min transdoni iliajn opiniojn, tio pruvas
ilian konfidon kaj altan takson pri ChPPIK." Li diris,
ke li senprokraste transdonos iliajn opiniojn por helpi la
shtaton senchese plibonigi la medion por investado.
S-ino Chen Qiufang prezentis al la sesio proponon
pri administrado kaj kontrolo por fremdkapitalaj entreprenoj.
Shi diris: "Ni, membroj de nova socitavolo, sentis la
vivipovon de la china demokratio kaj respekton de la shtato
al nia laboro."
Cai Guoxiong havas la saman senton. Li diris,
ke ChPPIK estas "cerba" institucio. Li trovis, ke
en la sesio la membroj povas paroli libere. Li diris, ke li
akiris atenton kaj respekton, kiam li parolis pri la eksterlanda
disvolvigho de la chinaj entreprenoj.
Li diris, ke en la pasintaj 20 jaroj Motorola-kompanio
disvolvighis kune kun la china ekonomio, kaj Chinio marshas
de ghenerala bonhavo al chiuflanka bonhavo. Li ghojis, ke
laborante por Motorola-kompanio en Chinio, li vidis kaj partoprenis
en ghian disvolvon.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|