En
la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso en la 6-a
de marto, Zeng Peiyan, estro de la Shtata Disvolva kaj Planiza
Komisiono de Chinio, montris en la Plano de Nacia Ekonomio
kaj Socia Disvolvigho de Chinio (Projekto), ke unu el la celoj
de makroskopa superrego en la kuranta jaro estas "krei
8 milionojn da laborpostenoj kaj limigi la registritan senlaborecon
je malpli ol 4.5%". La china registaro unuafoje prenis
"doni pli da laborpostenoj" chefa celo de makroskopa
superrego de la shtato kaj donis senprecedencan prizorgon
al la serioza stato de senlaboreco.
"Tio markas grandan shanghighon de la laboro
de la registaro, nome turnighon de strebo al ekonomia kresko
al akcento de ambau ekonomia kresko kaj labordonado,"
diris esploristo de la Laborscienca Instituto.
Asista ghenerala sekretario de la Labora Asocio
de Chinio rimarkis, ke chi-jare la registaro elmetis 4 celojn
de makroskopa superrego, kaj tiu pri pretigo de pli da laborpostenoj
okupis la okulfrapan lokon.
Dum longa tempo Chinio praktikis la politikon
"doni laboron al la tuta popolo", kaj pro tio aperis
malbonaj fenomenoj, ekzemple pufighis personaro en entreprenoj
kaj aperis salajratoj sen laboro, labor-efiko restis malalta
kaj mankis viveco. En la reformado kaj pordmalfermo la tradicia
sistemo de planizita ekonomio estis anstatauita de sistemo
de socialisma merkata ekonomio, la ekonomia strukturo havis
gravan shanghighon, kaj senlaboreco aperis en la china socio.
Nun en Chinio 14 milionoj da laboristoj de shtataj
entreprenoj perdis laboron, en la kamparo estas 150 milionoj
da superfluaj laboruloj, kaj la nombro de senlaboruloj en
urboj kreskas je 10 milionoj da homoj chiujare. Lau autentika
statistiko, chiujare en la venontaj 3-5 jaroj 22-23 milionoj
da homoj en la urboj atendos dungighon. Chiujare mankos almenau
10 milionoj da laborpostenoj, ech se la ekonomio kreskos je
7-8 %.
Senlaboreco defias la disvolvighon de la china
ekonomio, stabilecon de la socio kaj chiuflankan konstruadon
de bonhava socio. La shtato devas fari makroskopan superregon.
En la laborraporto de la registaro farita en la
5-a de marto, chefministro Zhu Rongji diris, ke Chinio persistos
en la principo, ke "laboruloj mem trovu laboron, merkata
reguligado ebligu dungighon kaj la registaro akcelu labordonadon".
Ghis la fino de 2002 ellaborighis kompleto da politikoj por
lauebla labordonado. Oficisto de la Ministerio de Laboro kaj
Socia Garantio diris, ke chi-jare la chefa tasko de labordonado
estas helpo al senlaborighintoj de la shtataj entreprenoj
kaj malrichuloj senlaborighintaj antau longa tempo en la urboj.
Kaj la laborpostenoj trovighas chefe en la terciaraj profesioj,
neshtataj entreprenoj kaj entreprenoj postulantaj multe da
laboruloj.
Iu reprezentanto de la popola kongreso diris:
"Post la chi-foja sesio la lokaj registaroj certe metos
'doni pli da laborpostenoj' en sian disvolvan planon, kaj
konforme al tio ellaborighos serio da politikoj."
Iuj urboj, ekzemple Jinan, chefurbo de Shandong-provinco,
jam la unua prenis "doni pli da laborpostenoj" kiel
parton de la laborraporto de sia registaro kaj ekzamenos la
laboron de la registaro lau la rezulto de ghia labordonado.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian vochon!
>>>
Chefpagho
|